Nordhorn

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Nordhorn estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 55 242 loĝantojn. La urbon trafluas la rivero Vechte.

Nordhorn
Blazono
Nordhorn (Germanio)
Nordhorn (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbo • memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • limurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Grafschaft Bentheim
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05921
Poŝtkodo 48527–48531
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 4460
Aŭtomobila kodo NOH
Oficiala Municipokodo 03456015
Politiko
Komunumestro Thomas Berling
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 55242 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 26′ N, 7° 4′ O (mapo)52.4333333333337.0666666666667Koordinatoj: 52° 26′ N, 7° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 22 m
Areo 149,64 km²
Oficiala retejo https://www.nordhorn.de/
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En Nordhorn ekzistas Zamenhofstrato, kun samnoma bushaltejo, kaj en la strato situas unu el la urbaj mezlernejoj, tiel ke la strata nomo konatas inter la urbaj lernejanoj. Plurajn el la lernantoj de tiu mezlernejo konsilis la esperantista kuracisto Thomas Pusch, kiam li inter 2010 kaj 2016 havis psikoterapian praktikejon en la najbara urbo Lingen - li kompreneble ĉiam aparte ĝojis kiam li povis skribi atestilon al la lerneja sekretariejo kun adreso Zamenhofstrato.

Inter la partneraj urboj de Nordhorn estas la urbo Malbork, germane Marienburg, en la regiono Pomerio de norda Pollando. La urbestro Meinhard Hüsemann de Nordhorn kun delegacio en 2002 kune kun la vicurbestrino de Malborko, d-rino Danuta Stanek Gutowska, en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko inaŭguris Esperanto-memorŝtonon "ARBO DE PARTNERECO" kaj tie apude de la ŝtono plantis aceron.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti