Distrikto Habiganj

distrikto de Bangladeŝo

La distrikto Habiganj (bengale হবিগঞ্জ জেলা, Habigañj jelā) estas administra distrikto en nordorienta Bangladeŝo, kiu situas ene de la supera administra unuo dividaĵo Silheto. La distrikta ĉefurbo ankaŭ havas la nomon Habiganj.

Distrikto Habiganj
Distrikto
district of Bangladesh [+]

LandoBangladeŝo

ĈefurboHabiganj
- koordinatoj24° N, 91° O (mapo)24.37591.4167Koordinatoj: 24° N, 91° O (mapo)

Areo2 636,58 km² (263 658 ha)

Loĝantaro2 089 001 [+] (2011)
Denseco3,21 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+06:00 [+]
Poŝtkodo3300 [+]

Distrikto Habiganj (Tero)
Distrikto Habiganj (Tero)

Distrikto Habiganj (Bangladeŝo)
Distrikto Habiganj (Bangladeŝo)
DEC
Distrikto Habiganj
Distrikto Habiganj

Map
Distrikto Habiganj

Vikimedia Komunejo:  Habiganj District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distrikto kovas areon de 2636,58 kvadradaj kilometroj. Ĝi limas norde al la distrikto Sunamganj, oriente al la distriktoj Moulvibazar kaj Silheto, en la sudo al la barata subŝtato Tripuro kaj okcidente al la distriktoj Brahmanbaria kaj Kishoreganj.

Kvankam la teritorio estis kreita jam en 1874 kiel administra subunuo de la dividaĵo Silheto, ĝi nur en 1984 ricevis la statuson de sendependa nacia administra distrikto. Habiganj estas dividata en ok subdistriktojn: Ajmiriganj, Baniachang, Bahubal, Chunarughat, Habiganj Sadar, Lakhai, Madhabpur kaj Nabiganj. Ene de la teritorio estas kvar sinregantaj urbaj municipoj (angle municipalities), 77 Uniaj Unuiĝoj (angle Union Parishads, vilaĝaj konsilioj) kaj 1241 vilaĝoj.

La ĉefaj agrikulturaj produktoj estas rizo, teo, tritiko, terpomoj, juto, arekoj, legomaj oleoj kaj fruktoj, aparte mangoj, jakvoj, bananoj, ananasoj, liĉioj, kokosoj kaj citronoj. Eksterlanden vendiĝas precipe rizo, teo, arekoj kaj bambuo.