Distrikto Smiltene
Distrikto Smiltene (latve Smiltenes novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Smiltenes novads, Apes novads, Raunas novads). La centro de la distrikto situas en Smiltene.
Distrikto Smiltene (Smiltenes novads) | ||
Distrikto | ||
Ape, Raganu klifoj
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | A2 Rigo-Pskovo | |
- Ŝoseo | P18 Valmiera-Smiltene | |
- Ŝoseo | P27 Smiltene-Gulbene | |
- Ŝoseo | P39 Alūksne-Ape | |
Urboj | Smiltene, Ape | |
Riveroj | Gauja, Palsa, Vaidava, Abuls | |
Ĉefurbo | Smiltene | |
Areo | 1 801 km² (180 100 ha) | |
Loĝantaro | 18 155 (2021[1]) | |
Denseco | 10,08 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-094 | |
![]() | ||
Retpaĝo: smiltene.lv | ||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Alūksne, sude distrikto Gulbene, okcidente distrikto Cēsis, norde distrikto Valmiera, distrikto Valka kaj Estonia distrikto Valga kaj distrikto Võru.
HistorioRedakti
En antikvaj tempoj, la regiono estis loĝita de miksaĵo de baltaj kaj finn-ugraj triboj, en la 10-a jarcento ili estis plejparte latgaloj kaj estonoj. Poste, la superrego de latgaloj komencis montriĝi. Komence de la 13-a jarcento, la plej granda parto de la teritorio de la distrikto estis subigita al latgala ŝtato Tālava sur la maldekstra bordo de rivero Gauja kaj al Atzele ŝtato sur la dekstra, ne ekzistis grandaj administraj centroj en la teritorio de la distrikto mem.
Post la Livonia konkero de la krucistoj, la sudo kaj okcidento de la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo, kaj la nordo kaj oriento sub la Livonian Ordenon. La kastelo de komandanto de la Ordeno estis en Gaujiena, la kasteloj de la episkopo en Smiltene kaj Rauna.
Kiel rezulto de la Livonia Milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono.
Post la Granda Nordia Milito en 1721, la regiono venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio kaj apartenis al la distrikto Valka de Vidzeme (Livonia) provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
GeografioRedakti
La distrikto havas varian terenon kaj partoj de ĝi apartenas al malsamaj fiziografiaj distriktoj. La montetaj altebenaĵoj estas en la sudo kaj malproksima oriento, la malaltebenaĵo estas ĉirkaŭ la rivero Gauja kaj en la nordo.
Geologie, plejparte en la distrikto estas dominita per la sedimentoj de la supraj devoniaj, dum la norda parto estas dominita per la mezdevoniaj. Mineraloj: dolomito (Dārzciems, Dzeņi, Ape), argilo (Trapene), sablo kaj gruzo (Lorupe), torfo.[2]
Averaĝa temperaturo: -7°C en januaro, +16,5°C en julio. Precipitaĵo 650-750 mm jare.[2]
RiverojRedakti
La distrikto tute estas parto de la Gauja baseno. Gravaj riveroj - Gauja kaj ĝiaj alfluantoj:
- Dekstra bordo - Melnupe kaj Vaidava (ambaŭ fluas en Mustjegi, la alfluanton de Gauja),
- Maldekstra bordo - Vija, Vizla kun Palsa, Abuls, Vecpalsa kun Rauza, Rauna.
LagojRedakti
Ne estas grandaj lagoj en la distrikto, la pli grandaj estas lagoj Juveris (0,8 km²) kaj Lizdoles (0,5 km²).
LoĝantaroRedakti
Laŭ la stato de la jaro 2022 en la distrikto vivis 17 904 personoj sur areo de 1 801,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km².
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Smiltene | Urbo | — | 5397 |
2. | Rauna | Vilaĝo | Raunas | 1218 |
3. | Ape | Urbo | — | 847 |
4. | Palsmane | Vilaĝo | Palsmanes | 560 |
5. | Gaujiena | Vilaĝo | Gaujienas | 501 |
6. | Variņi | Vilaĝo | Variņu | 401 |
7. | Grundzāle | Vilaĝo | Grundzāles | 366 |
8. | Silva | Vilaĝo | Launkalnes | 346 |
9. | Trapene | Vilaĝo | Trapenes | 344 |
10. | Drusti | Vilaĝo | Drustu | 264 |
Administraj unuojRedakti
Urbo (pilsēta)Redakti
Smiltenes pilsēta, Apes pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)Redakti
Apes pagasts, Bilskas pagasts, Blomes pagasts, Brantu pagasts, Drustu pagasts, Gaujienas pagasts, Grundzāles pagasts, Launkalnes pagasts, Palsmanes pagasts, Raunas pagasts, Smiltenes pagasts, Trapenes pagasts, Variņu pagasts, Virešu pagasts.
BildojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)