Distrikto Valka
Distrikto Valka (latve Valkas novads) estas distrikto en norda Latvio. La distrikto estis kreita en 2009, dividante la iaman distrikton Valka (latve Valkas rajons). La centro de la distrikto situas en Valka.
Distrikto Valka (Valkas novads) | |||
Distrikto | |||
Ērģeme kastelruinoj
| |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | ||
Ŝoseo | E264/A3 Inčukalns-Valka-Estonio | ||
- Ŝoseo | A2 Rigo-Pskovo | ||
- Ŝoseo | P23 Valka-Vireši | ||
- Ŝoseo | P22 Valka-Rūjiena | ||
Riveroj | Gauja, Seda, Pedele | ||
Ĉefurbo | Valka | ||
Areo | 909 km² (90 900 ha) | ||
Loĝantaro | 7 596 (2021[1]) | ||
Denseco | 8,36 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2021 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
ISO 3166-2:LV | LV-101 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: valka.lv | |||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Estonia distrikto Valga, sude distrikto Smiltene kaj okcidente distrikto Valmiera.
HistorioRedakti
En antikvaj tempoj, la regiono estis loĝita de miksaĵo de baltaj kaj finn-ugraj triboj, en la 10-a jarcento ili estis plejparte latgaloj kaj estonoj. Poste, la superrego de latgaloj komencis montriĝi. Komence de la 13-a jarcento, la plej granda parto de la teritorio de la distrikto estis subigita al latgala ŝtato Tālava, la nordokcidenta parto apartenis al la estona lando Sakala.
Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Livonia Ordeno, malgrandan parton sude ricevis la Arkidiocezo de Rigo.
Kiel rezulto de la Livonia Milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono.
Post la Granda Nordia Milito en 1721, la regiono venis sub la kontrolo de la Rusia Imperio kaj apartenis al la distrikto Valka de la provinco Vidzeme (Livonio). En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko Latvio.
GeografioRedakti
La distrikto havas varian terenon kaj partoj de ĝi apartenas al malsamaj fiziografiaj distriktoj. La centra parto estas okupita de Norda Vidzeme malaltebenaĵo. La montetaj altebenaĵoj estas en la nordokcidento kaj malproksima sudoriento.
Geologie, plejparte en la distrikto estas dominita per la sedimentoj de la mezdevonio. Mineraloj: sablo kaj gruzo (Stariņi, Vijciems), torfo.[2]
Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-750 mm jare.[2]
RiverojRedakti
La distrikto situas ĉe la limo de la basenoj Gauja, Salaca kaj Emajõgi. Gravaj riveroj:
- Gauja baseno - Gauja, Vija, Kaičupe.
- Salaca baseno - Acupīte, Seda, Rikanda, Ķire.
- Emajõgi baseno - Pedele, Omuļupe.
LagojRedakti
Ne estas grandaj lagoj en la distrikto, la pli grandaj estas lagoj Salainis (0,8 km²) kaj Vēderis (0,8 km²).
LoĝantaroRedakti
Laŭ la stato de la jaro 2022 en la distrikto vivis 7 545 personoj sur areo de 888,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km².
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Valka | Urbo | — | 5038 |
2. | Kārķi | Vilaĝo | Kārķu | 332 |
3. | Ērģeme | Vilaĝo | Ērģemes | 292 |
4. | Vijciems | Vilaĝo | Vijciema | 288 |
5. | Lugaži | Vilaĝo | Valkas | 239 |
6. | Sēļi | Vilaĝo | Valkas | 237 |
7. | Stepi | Vilaĝo | Zvārtavas | 115 |
8. | Turna | Vilaĝo | Ērģemes | 81 |
Administraj unuojRedakti
Urbo (pilsēta)Redakti
Valkas pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)Redakti
Ērģemes pagasts, Kārķu pagasts, Valkas pagasts, Vijciema pagasts, Zvārtavas pagasts.
BildojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)
Eksteraj ligilojRedakti
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo distrikto Valka en Vikimedia Komunejo