Malfermi la ĉefan menuon

Djetmaro de Prago, germane ThietmarDietmar, ĉeĥe Dětmar (mortis en 982) estis la unua episkopo de Prago pro siaj bonaj konoj de la slava lingvo. Li estis apogita de la reĝo Boleslao la 2-a de Bohemio, ankaŭ konata kiel Boleslao la Pia, duko de Bohemio inter 972 kaj 999.

Djetmaro de Prago
Unua episkopo de Prago Wappen Erzbistum Prag.png
Blazono de la Praga episkopeco: Djetmaro estis episkopo de Prago inter la jaroj 973 kaj 982.
Blazono de la Praga episkopeco: Djetmaro estis episkopo de Prago inter la jaroj 973 kaj 982.
Regado 973982
Sekvanto Adalberto el Prago
Persona informo
Naskiĝo 10-a jarcento
Morto 2-a de januaro 982
en Prago, Ĉeĥio
Religio katolika eklezio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Kiam la Diocezo de Prago estis establita en 973, ĝi inkluzivis la Bohemion, Moravion, Silezion (kune kun Krakovo), Luzacion kaj Malsupran Aŭstrion. La ĉarto de la nova diocezo estis skribita de Volfgango, episkopo de Ratisbono (972-974) kaj la diocezo iĝis sufragana diocezo de Majenco.

La kreado de la diocezo alportis religian sendependecon el la Imperio. Djetmaro, kiu estis monaĥo en Magdeburgo, estis indikita kiel la unua episkopo. Iom da tempo Djetmaro estis restinta en Prago. Pro tio ke li majstris la lingvon de la bohema loĝantaro, li estis elektita ĉar tiu estis la ĉefa eklezia regularo por alpreno de la ofico.

La asembleo de la "Granda Bohemio" aprobis la elekton de la princo Boleslao, kaj en januaro 976 Djetmaro estis konsekrita en Brumath de Viligeso (940-1011), ĉefepiskopo de Majenco, en januaro 975. Pri lia episkopeco, malmultaj detaloj estas konataj. Kosmas de Prago (1045-1125) nur mencias ke li disvastigis kaj plifortigis la kristanan doktrinon en la lando, kaj preparis la konstruadon de novaj preĝejoj.[1]

Dum lia mandato, la unua monaĥejo en Bohemio estis konstruita krom la benediktana monaĥejo de Sankta Georgo, en la Kastelo de Prago. En 1063, Olmuco apartiĝis kaj establiĝis kiel diocezo sub kontrolo de Majenco. Dum la Investitura polemiko, la episkopoj de Prago apogadis la partion de la imperiestro, kaj tiele agadis Daniel la 1-a en la konflikto inter Frederiko Barbarosa kaj la papo Aleksandro la 3-a (1159-1181).

La bohema reĝo kaj la episkopo estis ekskomunikitaj kaj kiam la episkopo mortis en la jaro 1063, la klerikaro de Prago rifuzis plenumi por li la "Meson por la Mortintoj".

Djetmaro estis konata kie saĝa kaj pia homo, kiu konstruigis multajn preĝejojn krom la unuan katedralon. Lia sukcedanto, Adalberto el Prago (957-997), kies vera nomo estis Vojtieko, estis edukita sub gvidado de Sankta Adalberto el Magdeburgo (910-981).

Okaze de la morto de la episkopo el Magdeburgo, la junulo Adalberto revenis al Bohemio kun amaso da libroj kiujn li estis kolektinta kaj post du jaroj li estis ordenita subdiakono de Djetmaro, episkopo de Prago, kiu mortis en 982. Adalberto, kvankam li estis tro juna, elektiĝis por la vakanta episkopeco. Li forte impresiĝis ĉe la skrupuloj de Djetmaro en lia mortolito rilate al liaj neglektoj de la episkopaj devoj.

Laŭ Adalberto, "estas tre facile uzi la mitron kaj porti la bastonon, sed estas terura afero redoni la episkopejon al la Juĝisto de la Vivantoj kaj Mortintoj. Nudpiede, li eniris Pragon, kie Boleslao la 2-a el Bohemio kaj la popolo bonvenigis lin kun entuziasmo.[2]

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti