Doľany (distrikto Levoča)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doľany

Doľany (hungare Dolyán [dojAn], germane Kontschan [konĉan]) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.

Doľany
hungare: Dolyán, germane: Kontschan
municipo
Oficiala nomo: Doľany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Levoča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Levočské vrchy
Situo Doľany
 - alteco 590 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 44″ N 20° 39′ 21″ O / 49.01222 °N, 20.65583 °O / 49.01222; 20.65583 (mapo)
Areo 3,67 km² (367 ha)
Loĝantaro 586 (31.12.2011)
Denseco 159,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1314
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 02
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj LE
NUTS 526461
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Retpaĝo: www.obecdolany.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Doľany situas laŭ flankovojoj. Levoča troviĝas je 5 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1314. Jam tiam 2 apudaj vilaĝoj estis en tiu loko: la germana Roschkotz kaj Dolyán [dojAn] (germane Lichtau). En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝojn unuaklasaj (=eminentaj). Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Koncsán-Dolyán, poste ĝi ricevis pli simplan formon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Dolyán 115 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Levoča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1924 parto de la kampoj apartenas al Klčov. En 2001 vivis en Doľany 382 homoj, (339 slovakoj, 43 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti