Dolné Zahorany situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Dolné Zahorany (dolnE zahorani), hungare Magyarhegymeg (madjarhedjmeg) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Dolné Zahorany situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo, fervojo Poltár-Rimavská Sobota preteriras. Fiľakovo troviĝas 15 km-ojn. Rimavská Sobota troviĝas voje 20, aere 9 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1341 en formo "Hegmuky". En 1566 la turkoj faris ruina kaj senhoma la vilaĝon. La refondiĝo okazis iomete for de la iama loko. En 1910 loĝis en Magyarhegymeg 277 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Magyarhegymeg apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Magyarhegymeg rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Dolné Zahorany 206 da homoj, (193 hungaroj, 13 slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti