Domaŝin
Domaŝin, ukraine Домашин, hungare Domafalva estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Silj.
Domaŝin | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89021 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 58′ N, 22° 33′ O (mapo)48.96916666666722.551944444444Koordinatoj: 48° 58′ N, 22° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 349 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Domashyn [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- 48° 58′ 09″ N 22° 33′ 07″ O / 48.96917 °N, 22.55194 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 58′ 09″ N 22° 33′ 07″ O / 48.96917 °N, 22.55194 °O (mapo)
- Areo: 38 km²
- Alto super marnivelo: 349 m
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 89021
- Telefonprefikso: 3135
Situo redakti
Domaŝin situas inter laŭ traira flankovojo, proksime de Uĵ. Velikij Bereznij troviĝas je 13, Uĵhorodo je 55 km-oj. La proksima fervojo troviĝas je 5 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1582 en formo "Domasina". Supozeble en 1904 pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon Domafalva. En 1910 vivis tie 389 loĝantoj, (371 rutenoj, 14 germanoj, 4 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Domaŝin/Domafalva. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.