Dominique Dunne

usona aktoro

Dominique Dunne (Santa Monica, Kalifornio, 23an de novembro 1959 - Los-Anĝeleso, Kalifornio, 4an de novembro 1982) estis fama usona aktorino pro la filmo "Poltergeist - La Fenomeno". Ŝi estis anstataŭita de aktorino Meg Tilly.

Dominique Dunne
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1959 (1959-11-23)
en Santa Monica
Morto 4-an de novembro 1982 (1982-11-04) (22-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard-Westlake School • Fountain Valley School of Colorado • Taft School vd
Subskribo Dominique Dunne
Familio
Patro Dominick Dunne vd
Patrino Ellen Griffin Dunne vd
Gefratoj Griffin Dunne vd
Amkunulo John Thomas Sweeney vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La aktorino mortis aĝanta 22, 19 tagojn antaŭ atingi 23 jarojn de aĝo, en la Cedars-Sinai Medical Center de Los-Anĝeleso pro komato kvin tagojn post esti strangolita fare de sia iama koramiko, John Thomas Sweeney, malkontenta pro la fino de ilia rilato. La aktorino Dominique Dunne, kiu neniam havis fianĉojn antaŭe, enamiĝis de John Thomas Sweeney, tiam kuirej-helpanto kiu laboris en Ma Maison, unu el la plej bonaj holivudaj restoracioj. Dominique portis lin al Novjorko por renkonti siajn gepatrojn kaj tiutempe li malkaŝis sian temperamenton en konvulsion de ĵaluzo, estante posedema, klopodante igi ŝin for de ŝiaj amikoj.

Kun sukceso en kino, la kariero de Dominique estis lanĉita kaj ŝi ricevis proponon labori en televidprogramo Tom Selleck, sed lia fianĉo ne ŝatis tion. Je la 26a de aŭgusto 1982, dum oni disputis, li batis la kapon de la aktorino kontraŭ la planko kaj ŝi fuĝis al domo de sia patrino. Ekzakte unu monaton poste, la 26an de septembro, Johano sturmis denove ĝin. Post tiu dua atako, Dominique realigis la frenezon de sia fianĉo kaj komencis kaŝiĝi, sed li akiris kontakton telefone. Ŝi do rakontis al li, ke ŝi decidis la definitivan disiĝon, kion Johano ne akceptis. La viro ekkuris al ŝia hejmo kaj sufokis ŝin malkuraĝe, lasante la aktorinon en komato dum kelkaj tagoj, kaj ŝi mortis poste.

En novembro 1983, jaron post la krimo, John ricevis kondamnon pro intenca murdo, daŭrante ses jarojn kaj duono. John restis en malliberejo por nur tri jaroj, al la ĉagreno de familio kaj amikoj de Dominique.