Domizio Calderini ankaŭ konata kiel Domitius de Calderiis estis itala humanisto, helenisto, latinisto, profesoro en la Pontifika Universitato de Romo, kaj aŭtoro pri sukcesaj komentoj pri Marcialo, Propercio, Statio kaj Juvenalo. Liaj komentaĵoj pri Juvenalo estis unue publikigitaj en la 1474-a kaj estis presitaj en la eldonoj de la satiristoj, ofte kune kun la komentoj de Giorgio Valla.[1]

Domitius Calderinus
(1443-1478)
Komentaĵoj pri la romia poeto Juvenalo.
Komentaĵoj pri la romia poeto Juvenalo.
Persona informo
Naskiĝo 1443
en Torri del Benaco, Verono, Italio
Morto 1478
en Romo, Italio
Lingvoj latinaitalaantikva greka vd
Alma mater Universitato de Romo
Profesio
Okupo renesanca humanisto
commentator (en) Traduki
klasika filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
 
Elgreka tradukaĵo de Paŭzanio, fare de Domizio Calderini.

Kalderini estis naskita en Torri del Benaco, en la urboŝtato Verono, kiu estis parto de la Venecia Respubliko. Liaj gepatroj estis Antonio Kalderini kaj Margherita Pase di Torre; lia patro estis notario ĉe la Gardesana dell'Acqua, la doganpoŝto de la venecianoj sur la Garda Lago. La ofica loĝejo, kie la familio Kalderini vivis, estis inter la Preĝejo de la Sankta Triunuo kaj Garda Lago. Ĝis 1700, tiu distrikto de Torri del Benaco estis nomita "contrada dei Kalderini" aŭ "domajno de la Kalderini-familio".

Kalderini studis "Artes Liberales" ("Liberalaj Artoj") en la Verona kanonikara lernejo, sekvita de pliaj studoj en klasikaj lingvoj kun Antonio Broianica en Verono. En 1465 li daŭrigis siajn studojn en la ĉefurbo Venecio, en la latina lernejo de la fama profesoro Benedetto Brugnoli (1427-1502).

Papo Paŭlo la 2-a varbis lin por iĝi profesoro pri klasikaj lingvoj ĉe la Pontifika Universitato de Romo. Aldone al instruado, Kalderini estis eldonisto de lia la posteulo, Siksto la 4-a, en 1470, kiu konservis Kalderini-on en oficejo kaj ankaŭ nomumis lin apostola sekretario. En tiu pozicio, Kalderini akompanis la nevo-kardinalon Giuliano della Rovere, pli postan papon Julio la 2-a, en misio al Avinjono, grandurbo sub la papa rego. La celo estis trankviligi homojn plendantajn en Avinjono.

Kalderini mortis kun la aĝo de 33 pro la pesto kiu ruinigis Romon en 1478. En la sama jaro, lia patro metigis memorŝtonon sur la merkatplacon de Torri del Benaco, placo poste renomita "Placo Kalderini". La memorŝtono estas fakte steleo kaj enhavas surskribojn sur la fronto kaj dorso. Unu flankon estis skribita de la pastro Kalderini kaj la alian flankon Angelo Poliziano. Poliziano estis kontraŭulo de la laboro de Kalderini en Romo, sed post lia morto li skribis ĉi tiun tekston sur la memorŝtono dum vojaĝo al Torri del Benaco.

Kalderini ankaŭ estis bona matematikisto. Li arde kverelis kun Giorgio Merula kaj Niccolò Perotti.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti