Donovan Phillips Leitch (naskiĝis la 10-an de majo 1946 en Maryhill, Glasgovo, Skotlando) estas skot-naskita popkantisto kaj gitaristo, kiu estis populara en la 1960-aj jaroj. Frue en sia kariero li estis komparata kun Bob Dylan, sed li disvolvis sian propran muzikan stilon, kiu inkluzivis elementojn de ĵazo kaj hinda muziko. (Donovan kaj Dylan renkontiĝis dum 1965, kaj amikiĝis.)

Donovan
Persona informo
Naskonomo Donovan Philips Leitch
Aliaj nomoj Donovan
Naskiĝo 10-an de majo 1946 (1946-05-10) (77-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Linda Lawrence
Infanoj Donovan Leitch • Ione Skye • Julian Jones • nekonata valoro
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristokomponistoverkisto • poeto • muzikproduktistokantistoaktoro
Verkoj Catch the Wind
TTT
Retejo http://www.donovan.ie
vdr

Liaj plej konataj kantoj inkluzivas Catch the Wind, Universal Soldier, Colors (ĉio 1965), Sunshine Superman, Season of the Witch (1966), Mellow Yellow (1967), Jennifer Juniper, Hurdy Gurdy Man kaj Atlantido (ĉio 1968).