Die 1000 Augen des Dr. Mabuse

(Alidirektita el Dr. Mabuse)

Die 1000 Augen des Dr. Mabuse (germane La 1000 okuloj de d-ro Mabuse) estas la lasta kinfilmo realigita de Fritz Lang en 1960. Ĝia intrigo baziĝas sur la novelo Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn, verkita en Esperanto de Jean Forge, sed estas transmetita al 1960.

La 1000 okuloj de d-ro Mabuse
filmo
Originala titolo Die 1000 Augen des Dr. Mabuse
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1960
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro krimo
Kameraado Milton Krasner, Karl Löb
Reĝisoro(j) Fritz Lang
Produktisto(j) Fritz Lang, Artur Brauner
Scenaro Fritz Lang, Heinz Oskar Wuttig
Laŭ la verko de Jean Forge (Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn)
Filmita en Federacia Respubliko Germanio, Francio, Italio
Muziko de Gerhard Becker
Rolantoj Wolfgang Preiss • Dawn Addams • Peter van Eyck • Gert Fröbe • Andrea Checchi • Nico Pepe • Werner Peters • Reinhard Kolldehoff • Linda Sini • Howard Vernon • David Cameron • Renate Küster • Rolf Weih • Rolf Moebius • Manfred Grote • Maria Milde • Albert Bessler • Wolfgang Völz • Hans W. Hamacher • Egon Vogel • Bruno Walter Pantel • Dieter Hallervorden • Jean-Jacques Delbo • Christiane Maybach
Produktinta firmao CCC Film
IMDb
vdr

Lang jam en 1922 realigis la silentan filmon Dr. Mabuse, der Spieler kaj en 1933 la filmon Das Testament des Dr. Mabuse.