Dražice (distrikto Rimavská Sobota)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dražice |
Dražice (draĵice), hungare Perjése estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 275 m
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 980 23
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Dražice situas sub monto 517 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 7 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1323 en formo "Peryese". En 1910 loĝis en Perjése 414 da homoj, (escepte 3 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Perjése apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Dražice 217 da homoj, (141 hungaroj, 74 slovakoj, 2 ĉeĥoj).