Sokotra draceno

(Alidirektita el Dracaena cinnabari)

La sokotra dracenosokotra drakarbo (Dracaena cinnabari) estas plantospecio indiĝena en la insularo Sokotro. Ĝi unuafoje estis priskribata en 1882 fare de Isaac Bayley Balfour [1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotra draceno
Dracaena cinnabari
Dracaena cinnabari
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Ruscaceae
Genro: Draceno Dracaena
Specio: D. cinnabari
Dracaena cinnabari
Balf.f.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Juna specimeno de Dracaena cinnabari ĉe Koko Crater Botanical Garden, Honolulu, Havajo (Usono).
En sia habitato

Priskribo redakti

Dracaena cinnabari estas arbo kun malglata trunko, kiu atingas altecon ĝis 10 metrojn. La branĉoj disbranĉiĝas eksteren. La arbokrono havas duonsferan habiton.

La folioj estas vertikalaj, rigidaj, sidantaj kaj plilarĝigitaj apud la bazo. Ili atingas longecon de 30 ĝis 60 centimetroj kaj larĝecon de 2 ĝis 3 centimetroj.

La arbo floras je panikloj forte disbranĉiĝinte eksteren. La floroj grupiĝas po 2 ĝis 4. La flora pedunklo larĝas 5 milimetrojn.

Disvastiĝo redakti

La arbo estas endemia de la sokotraj kserofitaroj. Ĝi nature vegetas inter altitudoj de 150 ĝis 1 600 metroj, precipe ĝis 600 m en regionoj ofte ĉirkaŭvolvitaj de nebuloj [2].

Uzado redakti

La sokotra draceno estas unu el la specioj de dracenoj (aŭ drakarboj) kiu produktas specon de rezino nomata "sango de drako". Tiu ĉi estas uzata en kelkaj tradiciaj kuraciloj aŭ kiel kolorogilo.

La rezino jam estis komerca objekto dum la Antikva epoko. La rezino estas rikoltata jare nur unufoje; por tio ĝi merkate valoregas.

La rezino in situ transformiĝas en speco de ruĝkolora siropo kiun oni longdaŭre varmigas ĝis la fabrikado de nigra pasto. Nuntempe la junigado de la naturaj populacioj de Sokotraj dracenoj estas malbone influitaj de la troaj rikoltoj de rezino, de la tropaŝtiĝo, sed eble ankaŭ pro la ĝenerala pligrandiĝanta trosekeco de la insulo [3].

Referencoj redakti

  1. angle Transactions of the Royal Society of Edinburgh. Band 30, p.623, 1882
  2. angle Radim Adolt, Jindrich Pavlis: Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In: Trees. Band 18, Nr. 1, 2004, p.44
  3. Radim Adolt, Jindrich Pavlis: Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In: Trees. Band 18, Nr. 1, 2004, p. 43

Bibliografio redakti

  • angle Deepika Guptaa, Bruce Bleakleyb, Rajinder K. Gupta 2007 : Dragon's blood: Botany, chemistry and therapeutic uses. In : Journal of Ethnopharmacology, 115/3, pp. 361–380.
  • angle Mohamed Masaoud, Helmut Ripperger, Andrea Porzel, Günter Adam 1995 : Flavonoids of dragon's blood from Dracaena cinnabari. In : Phytochemistry, 38/3, pp. 745–749.
  • angle Mohamed Masaoud, Jürgen Schmidt, Günter Adam 1995 : Sterols and triterpenoids from Dracaena cinnabari. In : Phytochemistry. 38/3, pp. 795–796.
  • angle Radim Adolt, Jindrich Pavlis 2004 : Age structure and growth of Dracaena cinnabari populations on Socotra. In : Trees. 18/1, p. 43-53.
  • germane Urs Eggli (Hrsg.) 2001 : Sukkulenten-Lexikon. Einkeimblättrige Pflanzen (Monocotyledonen). Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3662-7, p. 270.

Eksteraj ligiloj redakti