Drumling, hungare Drumoly [drumoj] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Stadtschlaining.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Drumling situas sur deklivoj. Oberwart troviĝas je 4 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. En 1514 la vilaĝo estis doganprena loko. En 1532 la turkoj, en 1622 Gabrielo Bethlen detruis ĝin. En 1856 luterana preĝdomo kaj lernejo ekfunkciis. En 1910 vivis en Drumoly 265 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Drumling aliĝis al Stadtschlaining.

Vidindaĵoj redakti