Dun Karm

(Alidirektita el Dun KARM)

Dun KARM (kaŝnomo de Carmelo Psaila - naskiĝis la 18-an de oktobro, 1871, mortis la 13-an de oktobro, 1961) estis malta poeto, pastro laŭ profesio.

Dun Karm
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1871 (1871-10-18)
en Żebbuġ
Morto 13-an de oktobro 1961 (1961-10-13) (89-jaraĝa)
en La-Valeto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italamalta vd
Ŝtataneco Kolonio de Malto vd
Alma mater Universitato de Malto vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dun Karm studis ĉe porpastra seminario kaj fariĝis pastro en 1894, instruante diversajn temojn ĉe la sama seminario. En 1921 li estis dungita kiel vic-bibliotekisto en la ŝtata biblioteko. Li verkis la maltan nacian himnon kiun oni kantis unuafoje en 1923, kaj kiu fariĝis la malta nacia himno en 1941*.

Dun Karm estis unu el la membro-fondintoj de la Societo de la Maltaj Verkistoj (1921) (kiu poste estis renomita la Malta Akademio). En 1945 li estis la unua honorigita per la titolo de Beletristika Doktoro de la malta universitato pro lia kontribuo al la malta literaturo.

Antaŭ 1912, Dun Karm verkis nur en la itala kaj komencis per la poemaroj Foglie d'Alloro (1896) kaj Versoj (1903). Tamen post invito en 1912 li komencis verki en la malta, kio daŭris ĝis lia morto. Dun Karm tradukis ankaŭ en la maltan la longan poemon I Sepolchri de la itala poeto Ugo Foscolo. Dun Karm ankaŭ kompilis maltan vortaron en tri volumoj inter 1947 kaj 1955.

  • La malta nacia Himno verkita de Dun Karm (el la malta tradukis Carmel Mallia)

Ĉi landon, kies nomon ni honoras,/ Kiel pasinte gardu nun, Sinjoro;/ De ĝia belo estas vi l'aŭtoro.// Gvidu, Di' granda, ĝian registaron;/ Bonkoru l'majstroj; fortu l'proletaro;/ Firmigu l'pacon ĉe la maltanaro.

Dun Karm kaj Esperanto redakti

Dun Karm studis Esperanton kaj verkis, la 1an de aprilo de 1901, nur unu poemeton en ĝi, "Penso Printempa"*. Oni nenion plu scias pri lia esperantisteco, pro la fakto ke li neniam eniris la esperantistan movadon kiu ekaktivis en Malto en 1903. Lia nomo nenie troviĝas apud la unuaj membroj. Krome, D-ro Carmel Mallia(1929-), akademiano, tradukis la du longajn kaj filozofiajn poemojn de Dun Karm: La Muzea Pralampo kaj La Mio kaj Lia Pretero kiujn li inkluzivigis en la Antologio de Maltaj Poetoj (1985), de li mem eld. en 1985. La esperanta teksto de La Mio kaj Lia Pretero aperis en libreto jam en 1973. Mallia ankaŭ prelegis pri La spirita itinero de Dun Karm en lia epiko La Mio kaj Lia Pretero estas ekzistencialista itinero dum la ekumena kongreso de IKUE kaj KELI en Rimini en 2003. Mallia ankaŭ verkis la eseon Du Ĝemelaj Voĉoj: L.L. Zamenhof kaj Dun Karm en la festlibro Klaro kaj Elasto (2003), ed. Iltis, Francio.

  • Penso Printempa

Kantas la birdoj;/ La suno hela/ Brilas de l'alto/ Bluege bela.//

Kaj per flugiloj/ De l'aer' klara/ Venas la bruo/ De l'ondo mara.//

Odoriĝante,/ Ruĝiĝe gaja,/ Jam malfermiĝas/ La rozo maja.//

Estas printempe./ Kia plezuro!/ June ridetas/ Tuta naturo//

Renaskiĝanta./ Ĉu vi komprenas/ Flo..? en la mondon/ L'amo revenas.//