En geometrio, dutranĉo estas operacio je regulaj hiperpluredroj kaj regulaj kahelaroj. Ĝi prezentas tranĉon preter rektigon. La originalaj lateroj estas tute perditaj kaj la originalaj edroj restas malgrandigitaj.

Dutranĉita kubo estas senpintigita okedro, la 7-a en la vico laŭ la montriloj
Dutranĉita kuba kahelaro - kubaj ĉeloj iĝas oranĝkolorajn senpintigitajn okedrojn, kaj verticoj estas anstataŭigitaj per bluaj senpintigitaj okedroj.

Dutranĉitaj regulaj hiperpluredroj kaj kahelaroj povas esti prezentita per etendita simbolo de Schläfli skribmaniero t1, 2{p, q,...}.

En regulaj pluredroj kaj 2-kahelaroj redakti

Por regula pluredro, dutranĉita formo estas la senpintigita duala. Ekzemple, dutranĉita kubo estas senpintigita okedro.

En regulaj plurĉeloj kaj 3-kahelaroj redakti

Por regula plurĉelo, dutranĉita formo estas la sama kiel la dutranĉita duala plurĉelo. Tiel, dutranĉo estas dualo-simetria operacio

Ĉe regula hiperpluredro aŭ kahelaro {p, q, r} ĉeloj {p, q} estas dutranĉitaj en senpintigitajn {q, p} ĉeloj, kaj la verticoj estas anstataŭigitaj per senpintigitaj {q, r} ĉeloj.

Mem-dualaj {p, q, p} plurĉeloj kaj 3-kahelaroj redakti

Kiel rezulto de ĉi tiu operacio farita je mem-dualaj plurĉeloj kaj kahelaroj {p, q, p} aperas ĉelo-transitivaj post dutranĉo plurĉeloj kaj kahelaroj. Estas 5 ĉi tiaj formoj respektivaj al la 5 senpintigitaj regulaj pluredroj t{q, p}. Du el ili estas plurĉeloj, unu estas kahelaro en eŭklida 3-spaco kaj du estas kahelaroj en hiperbola 3-spaco.

Plurĉelo aŭ kahelaro Simbolo de Schläfli
Figuro de Coxeter-Dynkin
Speco de ĉelo Bildo de ĉelo
Dutranĉita 5-ĉelo t1, 2{3, 3, 3}
       
Senpintigita kvaredro  
Dutranĉita 24-ĉelo t1, 2{3, 4, 3}
       
Senpintigita kubo  
Dutranĉita kuba kahelaro t1, 2{4, 3, 4}
       
Senpintigita okedro  
Dutranĉita ordo-3 dudekedra kahelaro t1, 2{3, 5, 3}
       
Senpintigita dekduedro  
Dutranĉita ordo-5 dekduedra kahelaro t1, 2{5, 3, 5}
       
Senpintigita dudekedro  

Vidu ankaŭ redakti