Eŭropa ŝoseo E462

internacia ŝoseo en Eŭropo

Eŭropa ŝoseo E462 estas internacia ŝosea vojo de klaso B, kuniganta Ĉeĥion kaj Pollandon. Ĝi kondukas el Brno tra Olomouc al limpasejo Český Těšín/Teŝino kaj de tie tra Bielsko-Biała kaj Katowice per kunurbaĵo ĝis Krakovo. Ĝi kondukas sur plimulto de aŭtostradoj, rapidecaj aŭ almenaŭ kvarfluaj ŝoseoj. Ĝi kunigas spinajn eŭropajn ŝoseojn E65 kaj E75, samkiel ankaŭ E40 kaj E50.

Rapideca ŝoseo R46, eksternivela vojkruciĝo (eliro 2) ĉe Vyškov. Ĉe kolono de transporta markigo dampilo de kunpuŝiĝo.

Vojdirekto redakti