Eŭropa ulekso
Eŭropa ulekso (Ulex europaeus) estas specio de florplanto en la familio Fabacoj kaj genro Ulekso, indiĝena de la Britaj Insuloj kaj Okcidenta Eŭropo.[1]
Eŭropa ulekso | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa ulekso
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ulex europaeus L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo redakti
Arbedo kun multe da dornoj, mallongaj branĉetoj, rigidaj, rektaj, dornaj, vilaj.
Folio : 5 / 10 mm longaj. Ili similas al dornoj, tranĉaj, alenaj.
Floroj : akselaj je dornoj, flava korolo 15 / 20 mm longa, pli longa ol Kaliko kiu estas vila.
Guŝo : 15 / 20 mm longa, kotoneca.
Vivmedio kaj disvastiĝo redakti
Erikejo, novala tereno, rando, sabla tereno, ne riĉa en kalko, en landoj kun mildaj vintroj. Ĝi estas disvastigita tra Okcidenta Eŭropo, Skotlando, Suda Skandinavio, meza Eŭropo nur en ŝirmataj lokoj.
Notoj redakti
- ↑ "Ulex europaeus L.". Kew Science: Plants of the World Online. Alirita la 31an de aŭgusto 202o.