Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto
Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (mallonge: EDE-Pollandoł EDE-PL, pole Polskie Stowarzyszenie Europa - Demokracja - Esperanto, mallonge: EDE-Polska) estas tutpollanda ne-registara organizaĵo (NRO). EDE-Pollando estas pola asocio de politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto[1].
Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Estraro de EDE-Pollando kaj la nova sidejo
redaktiLa Estraro:
- Eduardo Kozyra - prezidanto, el Malbork
- Jerzy Antoni Walaszek - vicprezidanto, el Sosnowiec
- Mariusz Borysiewicz - sekretario, el Słupsk
- Halina Borysiewicz - kasistino, el Słupsk
- Wiesław Gonera - estrarano, el Sosnowiec
kaj konsilantino kaj konsultantino de la Estraro:
- Irena Grochowska la eks-sekretariino de la Estraro de EDE-Pollando, el Wągrowiec.
kaj konsilanto kaj konsultanto de la Estraro pri informadiko:
Historio
redaktiĜi estis fondita kiel asocio la 20-an de marto 2011, jure registrita la 19-an de septembro 2011 kun sidejo en Wągrowiec en Grandpolio. La unua prezidanto ĝis 13-a de septembro 2012 estis Franciszek Witucki kaj la sekva prezidanto Jerzy Antoni Walaszek (ĝis 12-a de septembro 2015), nova prezidanto estas Eduardo Kozyra kaj nova sidejo de EDE-Pollando estas en Słupsk / Slupsko en Pomerio.
En la jaro 2011 vicprezidanto de EDE-Pollando kunlaboris kaj korektis la eldonon de la kolora, 24-paĝa broŝuro Odkryj Esperanto, Fascynujący Język (Malkovru Esperanton, la fascinan lingvon) kun Pola Esperanto-Junularo (PEJ), kaj ĝi estis reeldonita en la pola versio (700 ekz.) kaj donacita al ĉiuj polaj parlamentanoj la 17-an de oktobro 2012 okaze de Esperanto-konferenco en Pola Parlamento.[3]
La 17-an de oktobro 2012 EDE-Pollando kunorganizas Esperanto-konferencon en Pola Parlamento kiu okazis en Pollanda Senato kaj paralele la E-ekspozicion okaze de 125 jaroj de Esperanto en la Senatejo[4][5] kaj la saman tagon okazis fonda kunveno de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)[6][7][8][9] kun dekkelkaj parlamentanoj kiel membroj-fondintoj de la Parlamenta Grupo kun senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kiel prezidanto de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
De 2013 EDE-Pollando strebas kunlabore kun Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) enskribi Esperanton sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Intertempe la anoj de EDE-Pollando kolektadis subskribojn, apogojn kaj opiniojn de parlamentanoj de Pola Sejmo kaj Pola Senato, politikistoj, urbestroj, eminentaj homoj de la kulturo. En 2014 ĝi sukcesis kaj Esperanto aldoniĝis kiel la 6-a objekto al la Pola Listo de nemateria kultura heredaĵo[10]
Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof.[11][12]
Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Robert Biedroń Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj
Referencoj
redakti- ↑ https://www.e-d-e.org/-PL-Pollando- Arkivigite je 2021-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.facebook.com/Polskie-Stowarzyszenie-Europa-Demokracja-Esperanto-1748862638679742/?fref=ts
- ↑ http://pej.aplus.pl/pej-wp/wp-content/uploads/2009/09/odkryj-esperanto.pdf[rompita ligilo]
- ↑ Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2016-01-16.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-05-24.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-08-23.
- ↑ http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malbork-warszawa-esperanto-w-parlamencie-powstal-zespol-do,1584089,artgal,t,id,tm.html
- ↑ https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-10. Alirita 2016-01-16.
- ↑ http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf/komunikat.xsp?documentId=C46335BE3AC0AB56C12580FB0033454D
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=805419836282117&set=pcb.805419866282114&type=3&theater
Eksteraj ligiloj
redakti- Fejsbuka paĝo de la asocio
- Oficiala retejo de la federacio EDE Arkivigite je 2021-03-25 per la retarkivo Wayback Machine