Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto

(Alidirektita el EDE-Pollando)

Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (mallonge: EDE-Pollandoł EDE-PL, pole Polskie Stowarzyszenie Europa - Demokracja - Esperanto, mallonge: EDE-Polska) estas tutpollanda ne-registara organizaĵo (NRO). EDE-Pollando estas pola asocio de politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto[1].

Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto
esperanto-organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Estraro de EDE-Pollando kaj la nova sidejo redakti

La Estraro:

kaj konsilantino kaj konsultantino de la Estraro:

kaj konsilanto kaj konsultanto de la Estraro pri informadiko:

  • Łukasz Bekier, retejestro en Fejsbuko ([2]), el Słupsk

Historio redakti

Ĝi estis fondita kiel asocio la 20-an de marto 2011, jure registrita la 19-an de septembro 2011 kun sidejo en Wągrowiec en Grandpolio. La unua prezidanto ĝis 13-a de septembro 2012 estis Franciszek Witucki kaj la sekva prezidanto Jerzy Antoni Walaszek (ĝis 12-a de septembro 2015), nova prezidanto estas Eduardo Kozyra kaj nova sidejo de EDE-Pollando estas en Słupsk / Slupsko en Pomerio.

En la jaro 2011 vicprezidanto de EDE-Pollando kunlaboris kaj korektis la eldonon de la kolora, 24-paĝa broŝuro Odkryj Esperanto, Fascynujący Język (Malkovru Esperanton, la fascinan lingvon) kun Pola Esperanto-Junularo (PEJ), kaj ĝi estis reeldonita en la pola versio (700 ekz.) kaj donacita al ĉiuj polaj parlamentanoj la 17-an de oktobro 2012 okaze de Esperanto-konferenco en Pola Parlamento.[3]

La 17-an de oktobro 2012 EDE-Pollando kunorganizas Esperanto-konferencon en Pola Parlamento kiu okazis en Pollanda Senato kaj paralele la E-ekspozicion okaze de 125 jaroj de Esperanto en la Senatejo[4][5] kaj la saman tagon okazis fonda kunveno de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)[6][7][8][9] kun dekkelkaj parlamentanoj kiel membroj-fondintoj de la Parlamenta Grupo kun senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kiel prezidanto de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

De 2013 EDE-Pollando strebas kunlabore kun Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) enskribi Esperanton sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Intertempe la anoj de EDE-Pollando kolektadis subskribojn, apogojn kaj opiniojn de parlamentanoj de Pola Sejmo kaj Pola Senato, politikistoj, urbestroj, eminentaj homoj de la kulturo. En 2014 ĝi sukcesis kaj Esperanto aldoniĝis kiel la 6-a objekto al la Pola Listo de nemateria kultura heredaĵo[10]

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof.[11][12]

Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Robert Biedroń Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti