Esperanto kaj Libera Scio

grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj
(Alidirektita el ELiSo)

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle: Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle: Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.[2]

Esperanto kaj Libera Scio
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Fondodato 4-a de aprilo 2013
Sidejo Zvolen, Slovakio
Estro Michal Matúšov
vicprezidanto Ivan Camilo Quintero Santacruz
Retejo esperanto.wiki
Information icon.svg
vdr
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kaj Michal Matúšov) dum la Vikimedia konferenco 2014 en Berlino

Diferenco inter Vikimedio kaj VikipedioRedakti

Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Listo de estraroj de ELiSoRedakti

Estraro Ekde Komitato Revizia komisiono
Prezidanto Vicprezidanto Membro Prezidanto Membro Membro
1-a 2020-05-16 Michal Matúšov Ivan Camilo Quintero Santacruz Juan Sebastian Quintero Santacruz      

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti