East 17 estas tiel nomata "knaba popmuzikgrupo" el Britio. Ĝi fondiĝis en 1992 kaj aparte furoris en la 1990-aj jaroj. En 1999 ĝi malfondiĝis, sed en iom ŝanĝita kantista konsisto refondiĝis en 2006. Kiel en aliaj knabaj popmuzikgrupoj, la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - muzikiloj ne videblas dum scenejaj prezentiĝoj kaj la ne-voĉa muzika akompano estas antaŭe profesiece registrita en muzikstudio. Tiun akcenton de sceneja prezentado respegulas la fakto ke en 1995 ili honoriĝis per la Eŭropa Muzika Premio de MTV - ne pro la muziko, sed en la kategorio de "plej bonaj dancaj artistoj". Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: aktuale la grupo prezentiĝis en konsisto de Terry (Terence Mark) Coldwell, nun 49-jara, John (Jonathan Darren) Hendy, nun 54-jara, kaj Robbie (Robert) Craig, gravaj antaŭaj membroj estas Brian Lee Harvey, nun 49-jara, Tony (Anthony Michael) Coldwell, nun 53-jara, kaj Blair Dreelan.

East 17
dum albuma prezento en Kolonjo, en marto 2012
dum albuma prezento en Kolonjo, en marto 2012
Fondo en 1992
Malfondo en 1999, refondo en 2006
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo (angle)
Muzikistaro

aktuale (stato de 2015)

  • Terry Coldwell (nun 49-jara)
  • John Hendy (nun 54-jara) kaj
  • Robbie Craig

gravaj antaŭaj membroj estas

  • Brian Harvey (nun 49-jara)
  • Tony Coldwell (nun 53-jara) kaj
  • Blair Dreelan
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

La nomo East 17 respektive pli mallonge E 17 cetere aludas al la poŝtkodo de la kvartalo Walthamstow en la orienta parto de Londono. Ankaŭ la unua studia albumo de la grupo, registrita en 1993, nomiĝis laŭ la kvartalo.

Eksteraj ligiloj redakti