East of the Sun (and West of the Moon)

East of the Sun (and West of the Moon) estas kanto de Brooks Bowman el la jaro 1934.

Lester Young: East of the Sun (and West of the Moon), ŝelakdisko de la sonregistraĵo por Aladdin kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de la 29-a de decembro 1947

Bowman verkis ĉi tiun popularkanton, kiam li studis ĉe la Universitato Princeton kaj kunlaboris je la sceneja produktado de Stags at Bay, kiun prezentis la kantensemblo Princeton Triangle Club en Princeton (Nov-Ĵerzejo).[1] La kanto fariĝis ĉe la universitato rekonmelodio de la kantensemblo Princeton Nassoons.

La unua surdiskigo devenas de Hal Kemp kaj lia orkestro, kiuj sonregistris la pecon East of the Sun la 1-an de decembro 1934 por diskeldonejo Brunswick Records. En 1947 Lester Young sonregistris la peco dum siaj Aladdin-spontankoncertoj. Dum la 1950-aj jaroj la kanto finfine fariĝis populara ĵaza normkanto; ekz. Sarah Vaughan sonregistris ĝin la 19-an de majo 1950 por diskeldonejo Columbia Records (disko Sarah Vaughan in Hi-Fi), akompanate de George Threadwell and his All-Stars, al kiuj apartenis interalie Miles Davis, Benny Green, Budd Johnson kaj Tony Scott. Por sia disko Solitude, aperinta ĉe Clef Records ankaŭ Billie Holiday sonregistris la kanton en aprilo de 1952.

Charlie Parker ludis la pecon je la 26-a de septembro 1952 dum sia prezentado je la mita Rockland Palace Concert 1952 favore al la Komunisma Partio de Usono. Pluaj versioj devenas de Stan Getz sur lia disko West Coast Jazz (1955) kaj de Louis Armstrong, kiu ludis ĝi en 1957 sur lia disko I’ve Got the World on a String, samkiel de Lee Wiley (1958) kaj Frank Sinatra (1961). Komponisto Henry Mancini transprenis en 1962 la harmoni-sinsekvon de la peco por sia kanto Days of Wine and Roses.

En 1980 versio fare de la triopo de Jan Garbarek kun John Abercrombie kaj Naná Vasconcelos (Eventyr); en la 1990-aj jaroj Tony Bennett, Betty Carter (1996) kaj Diana Krall (en 1998, disko When I Look in Your Eyes) surdiskigis la pecon. En la jaro 2007 Joshua Redman sonregistris version de la kanto.

Fontoj redakti

  • Bielefelder Katalog 1985, 1988, 2001
  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs – 100 Years of American Popular Music – The Stories of the Creators and Performers. New York City, Black Dog & Leventhal, 2005. ISBN 1-57912-448-8

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. History of the Princeton Triangle Club. Arkivita el la originalo je 2010-05-28. Alirita 2011-06-11.