Bernard „Benny“ Green (naskiĝis la 9-an de decembro 1927 en Leeds, Jorkŝiro, Anglujo; mortis la 22-an de junio 1998 en Surrey) estis brita ĵazmuzikisto (saksofono), radiomoderatoro kaj verkisto.

Benny Green
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1927 (1927-12-09)
en Leeds
Morto 22-an de junio 1998 (1998-06-22) (70-jaraĝa)
en Surrey
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater St Marylebone Grammar School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto • muzika ĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Benny Green alkreskis en Marylebone en la nordo de Londono kaj jam frue intersiĝis pri muziko kaj literaturo. Li lernis ludi saksofonon kaj iris en 1953 la la ĵazbando de Ronnie Scott.

Ekde 1955 li estis regula gasto en la radio de BBC. Li laboris kiel verkisto kaj moderatoro por dokumentaj elsendoj pri teatro,filmo kaj ĵazo. Multajn jaroj li tenis propran spektaklon dimanĉe posttagmeze, en kiu li muzikis ĵazon kaj furiozis kontraŭ rokmuziko kaj rokenrolo. Ĉi lasta estis des pli komprenebla, ĉar li mem estis ludinta rokenrolon: Li apartenis fine de la 1950-aj jaroj al la bando “Lord Rockingham's XI” de Harry Robinson, kiu en la televida muzikelsendo „Oh Boy!“ de Jack Good akompanis popularmuzikistojn kiel Marty Wilde aŭ Cliff Richard kaj mem lanĉis unuarangan furoraĵon („Hoots Mon“ el 1958).

Benny Green mortis en la aĝo de 70 jaroj en la Royal Marsden Hospital je Surrey pro kancero.

Eksteraj ligiloj redakti