Tiny Kahn
Tiny Kahn (fakte Norman Kahn, * 1924 en Novjorko; † 19-an de aŭgusto 1953 samloke) estis usona frapinstrumentisto, komponisto kaj aranĝisto de svingo kaj moderna ĵazo.
Tiny Kahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1922 en Nov-Jorko |
Morto | 19-an de aŭgusto 1953 (30-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Korinfarkto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto |
Kahn ludis ses jarojn aĝa harmonikon, dekkvinjara frapinstrumentaron kaj kunlaboris je la komenco de sia kariero kun Lester Young fine de 1947 (The Complete Aladdin Recordings of Lester Young), krome ĉe Georgie Auld, Boyd Raeburn kaj Chubby Jackson (en 1949), ĉe Stan Getz (en 1951), ĉe Elliot Lawrence ankaŭ kiel vibrafonisto (en 1953). Krome li aktivis kiel aranĝisto (Over the Rainbow por Charlie Barnet), Tiny's Blues kaj Father Knickerbopper por Chubby Jackson (1949) samkiel Leo the Lion por Woody Herman (1951). Por la ĵazbandego de Chubby Jackson kun Gerry Mulligan li respondecis ankaŭ kiel komponisto de la titloj Sax Appeal, Flying the Coop kaj Why Not. Kahn partoprenis dumpase de sia mallonga kariero ankaŭ sonregistradojn de Serge Chaloff, Al Cohn, Red Rodney, Lester Young, la ĉiustelularo Kai Winding kaj Wardell Gray. Li mortis pro korinfarkto.
Selekta diskografio
redakti- Al Cohn: The Progressive Al Cohn (Savoy, 1950/53)
- Woody Herman's Second Herd: Live '48 - Vol. 1 & 2 (Raretone, 1948) Kahn kiel aranĝisto
- Stan Getz: The Complete Roost Recordings (Roost, 1950-54)
- Wardell Gray Quartet: Light Gray (Cool & Blue, 1948-50)
- Chubby Jacksons All Stars featuring Gerry Mulligan (1949)
- Boyd Raeburn: March of ther Boyds (Hep, 1945-46)
- Red Rodney Sextet: Serge Chaloff Memorial (Cool & Blue)
- Kay Winding All Stars (Savoy Records, 1952)
- Lester Young: The Complete 1936-1951 Small Group Sessions, Vol. 4 (Blue Moon); The Complete Aladdin Sessions (Blue Note, 1942-1947)
Fontoj
redakti- Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek 1988.
- Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD, 2nd Edition. Penguin, London 1994 & 6th Edition, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
- Bielefelder Katalog 1988 & 2002
Eksteraj ligiloj
redakti- Diskografio[rompita ligilo]
- Indikoj pri la laboro de Kahn kiel aranĝisto kaj komponisto en la ĵazbandego de Chubby Jackson Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Hal McKusick pri la aranĝisto Tiny Kahn