Dillon „Curly“ (ankaŭ „Curley“) Russell (* 19-an de marto 1917 en Novjorko, Novjorkio; † 3-an de julio 1986 samloke) estis usona ĵazbasisto de bibopo.

Curly Russell
(de maldekstre:) Charlie Ventura, Curley Russell, Bill Harris, Ralph Burns kaj Dave Tough, Three Deuces, Novjorko, proks. aprilon de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
(de maldekstre:) Charlie Ventura, Curley Russell, Bill Harris, Ralph Burns kaj Dave Tough, Three Deuces, Novjorko, proks. aprilon de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1917 (1917-03-19)
en Trinidado
Morto 3-an de julio 1986 (1986-07-03) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Curly Russell ludis komence trombonon kaj bason, koncentriĝis tamen baldaŭ nur sur la baso. En la aĝo de 18 jaroj li fariĝis profesia muzikisto kaj havis dungitecojn ĉe Don Redman en 1941 kaj Benny Carter en Kalifornio en 1943. Russell iris en 1944 al Novjorko kaj fariĝis unu el la plej demandataj basistoj de la bibopa societo. Li ludis ĝis meze de la 1950-aj jaroj kun ĉiuj elstaraj muzikistoj de bibopo, ekz. Charlie Parker, Miles Davis, Stan Getz, Serge Chaloff, Tadd Dameron, Dizzy Gillespie, Dexter Gordon, Johnny Griffin, Milt Jackson, Bud Powell, Zoot Sims, Sonny Stitt, Fats Navarro, J. J. Johnson kaj Art Blakey. Kun Parker li partoprenis en 1945 je ties "Koko"-kunsido; kun Thelonious Monk li kune sonregistris por diskeldonejo Prestige Records (1952/54). Meze ĝis fine de la 1950-aj jaroj Russell iomete retiriĝis el la bibopa societo kaj pli muzikis en ritmenblusaj bandoj .

Lester Young: „East of the Sun (and West of the Moon)“, ŝelakdisko de la kunsido ĉe Aladdin kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de la 29-a de decembro 1947

Basisto Curly Russell restos en la memoro pro sia kunlaboro je la fruaj sonregistradaj kunsidoj ĉe Savoy kun Charlie Parker (1945/47) kaj ĉe Prestige Records kun Thelonious Monk.

Diskografiaj indikoj redakti

Kiel gastmuzikisto

  • Charlie Parker: The Charlie Parker Story (Savoy Records, 1945)
  • Charlie Parker: Charlie Parker Memorial, Vol. 1 (Savoy, 1947); Memorial Vol. 2 (Savoy 1947-48)
  • Charlie Parker: Bird and Diz, (Verve, 1950)
  • Fats Navarro: The Fabulous Fats Navarro (Blue Note Records, 1947-49)
  • Miles Davis: The Real Birth Of The Cool (Bandstand, 1948)
  • Stan Getz: Early Stan (OJC , 1949-53)
  • George Wallington: Trio (Savoy, 1949-51); Trios (OJC, 1952-53)
  • Milt Jackson: Roll ’em Bags (Savoy, 1949-56)
  • Al Cohn: Cohn´s Tones (OJC, 1950-53)
  • Zoot Sims: Quartets (OJC, 1950)
  • Bud Powell: The Amazing Bud Powell (Blue Note, 1951-53)
  • Thelonious Monk: Thelonious Monk Trio/Blue Monk (Prestige Records, 1952-54); MONK (OJC, 1953-54)
  • Art Blakey: A Night At Birdland (Blue Note, 1954)
  • Jay Jay Johnson: The Birdlanders (Fresh Sound, 1954)
  • Johnny Griffin: Introducing Johnny Griffin (Blue Note, 1957)

Fontoj redakti

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt 1988
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, sixth Edition, London, Penguin, 2002
  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001