Entlebuch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ebnet (Entlebuch))
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Entlebuch (elektodistrikto) kaj Entlebuch (stacidomo).

Entlebuch estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3287 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kvankam la distrikto portas la nomon de la komunumo, ne Entlebuch sed Schüpfheim estas ties ĉefloko.

Entlebuch
Blazono de Entlebuch
Blazono de Entlebuch
Blazono de Entlebuch
Preĝejo Sankt-Martin en Entlebuch
Preĝejo Sankt-Martin en Entlebuch
Preĝejo Sankt-Martin en Entlebuch
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46° 59′ 35″ N 8° 3′ 48″ O / 46.99306 °N, 8.06333 °O / 46.99306; 8.06333 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 35″ N 8° 3′ 48″ O / 46.99306 °N, 8.06333 °O / 46.99306; 8.06333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3287
Areo 56,95 km²
Alteco 723 m super marnivelo
Poŝtkodo 6160-6163
Komunumkodo 1002
Mapo de Entlebuch
Mapo de Entlebuch
Situa mapo de Entlebuch
vdr

Geografio redakti

La teritorio de la komunumo Entlebuch etendiĝas sur areo de 56,95 km² en montareta kamparo. La kernvilaĝo mem situas en kaldrono, kiun fosis la rivero Eta Emme, kie alfluas al ĉi-lasta la rivero Granda Entlen, kiu rivero formas la sudan limon de la komunumo. Sude de la fonto de la Granda Entlen situas la monto Wissgubergrat, kiu kun alteco de 1930 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo, ĉe la limo al Kantono Obvaldo.

Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj kaj setlejoj Ebnet, Finsterwald, Rengg, Rotmoos, Gfellen, kaj la eksklavo Dieplischwand.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Entlebuch limas en nordokcidento al Wolhusen, en nordo al Werthenstein, en nordoriento al Schwarzenberg LU kaj Alpnach (Kantono Obvaldo), en sudo al Sarno (Kantono Obvaldo), en sudokcidento al Hasle kaj en okcidento al Doppleschwand.

Trafiko redakti

Entlebuch disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Diversaj komunumpartoj atingeblas de la stacidomo per poŝtaŭtolinioj.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Lucerno al Langnau en Emme-Valo. La plej proksimaj aŭtovojalveturejoj situas en Dagmersellen en nordo kaj en Emmenbrücke en oriento ambaŭ en distanco de proksimume 30 km kaj ambaŭ al la svisa aŭtovojo A2.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj de Entlebuch datiĝas el la jaro 1157 Entilibuoch kaj Entelinbuoch.

En mezepoko Entlebuch apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la vilaĝon kun la tuta voktejo en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko Entlebuch apartenis al la tiama distrikto Schüpfheim, kiu tiam en la jaro 1803 transformiĝis al la aktuala distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti