Ede Bartay [bartai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartay Ede estis hungara komponisto, pianisto, pianoinstruisto. Lia patro estis Endre Bartay.

Ede Bartay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1825 (1825-10-06)
en Peŝto
Morto 31-an de aŭgusto 1901 (1901-08-31) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Endre Bartay
Okupo
Okupo komponistopedagogopianisto
vdr

Ede Bartay [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1825 en Pest (urbo), li mortis la 31-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Bartay studis juron kaj muzikon. Dum la Hungara revolucio de 1848 li partoprenis en administrado de la lando. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, poste li instruis pianadon. Ekde 1875 ĝis sia morto li estis lernejestro de la tutlanda muzikejo (nuntempa signifa muzika gimnazio). Kiel lia patro, li estis patrioto. Li kolektis aŭtentikajn hungarajn popolkantojn kaj dancojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • simfonioj
  • uverto Pericles
  • ĉardaŝoj ekzemple Badacsonyi viszhangok, Egri csárdás, Miskolci emlék

Eldonaĵo redakti

  • 30 eredeti magyar zenedarab (1860) - kolektaĵo pri hungaraj komponaĵoj

Fontoj redakti