Ede Gócs
Ede Gócs [gOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gócs Ede estis aŭstrohungara dirigento, instruisto. Lia origina familia nomo estis Gotsch [goĉ], lia origina persona nomo estis Engelbert aŭ Engelbrecht.
Ede Gócs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Engelbert Gotsch |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1813 en nekonata valoro |
Morto | 1898 en Szamosújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro korusestro dirigento operkantisto voĉa instruisto |
Engelbert Gotsch[1] naskiĝis la ĉirkaŭ 1814 en Moravio (Aŭstra Imperio), li mortis en 1898 en Szamosújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Gherla en Rumanio).
Biografio
redaktiEde Gócs devenis el germana (aŭstra) familio. Li estis korusano (baso) de Teatro Magyar ekde 1837. Li estis dirigento en teatra kompanio de Dávid Kilényi en Kolozsvár en 1840. Li estis levita operejestro en teatra kompanio en Győr, en la sekva jaro li estis ankaŭ testrestro. Li batalis por la hungara revolucio de 1848, lastfoje kiel leŭtenanto. Inter 1851–1870 li estis dirigento en Kolozsvár, poste li estis eklezia korusestro kaj muzikinstruisto. Kelkfoje li kantis operojn. Lia edzino naskis 2 filinojn, li vidviĝis en 1878.
El liaj repertuaro
redakti- Gaetano Donizetti: Don Pasquale - ĉefrolo
El liaj dirigentaĵoj
redakti- Ferenc Erkel: Hunyadi László (1853, en 1860 en Zagrebo)
- Giuseppe Verdi:
- Traviata (1861)
- A tévedt nő (1861)
- Ernani (1864)
- en:William Vincent Wallace: Maritana (1861)
- Jules Massenet: Don Cézár de Bazan (1861)