Edward CAVE, (naskiĝis la 27-an de februaro 1691; mortis la 10-an de januaro 1754), estis presisto, redaktoro kaj eldonisto. Li projektis la unuan revuon de publika intereso, laŭ moderna vidpunkto, The Gentleman's Magazine.

Edward Cave
Edward Cave, gravuro de Edward Scriven laŭ pentraĵo de Francis Kyte, ĉ. 1740
Edward Cave, gravuro de Edward Scriven laŭ pentraĵo de Francis Kyte, ĉ. 1740
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1691 (1691-02-27)
en Newton
Morto 10-an de januaro 1754 (1754-01-10) (62-jaraĝa)
en Clerkenwell
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Rugby School
Okupo
Okupo eldonisto • tipografoĵurnalisto • redaktisto • inventisto
vdr

Biografio redakti

 
The Gentleman's Magazine, majo 1759, "By SYLVANUS URBAN, Gent."

Edward Cave estis filo de ŝuisto kaj naskiĝis en Newton ĉe Rugby en Warwickshire, kie li vizitis la altlernejon. Pro akuzo, ke li priŝtelis la direktoron, li devis forlasi la lernejon, kaj tial laboris kiel dungito ĉe lignokomercisto, reportisto kaj presisto.

Li ekhavis la ideon eldoni periode folion traktantan ĉiujn aferojn, kiuj interesas edukitan legularon, de aferoj ĝis poezio. Tial li provis konvinki diversajn londonajn presistojn kaj librovendistojn pri sia ideo. Ĉar nenio interesiĝis pri ĝi, Cave mem ekzorgis pri ĝi. The Gentleman's Magazine eldoniĝis unue en la jaro 1731 kaj iĝis rapide la plej influiga kaj plej kopiita revuo de sia tempo. Cave riĉiĝis pro ĝi.

Cave estis tre ruza komercisto. Li laboris kun sia tuta energio pri la revuo, kaj nur malofte forlasis sian laborejon ĉe St John's Gate (Clerkenwell). Cave mem verkis multajn artikolojn sub la pseŭdonimo Sylvanus Urban.

Li aĉetis licencon de Lewis Paul por 250 spindeloj de antaŭulo de la akva ŝpinilo. En 1742 li aĉetis la muelejon Marvel en Northampton kaj igis ĝin kotonŝpinejon, la verŝajne unuan akvan ŝpinejon en la mondo. La afero estis profitdona, sed ne multe; ĝi estis forlasita ĉirkaŭ la jaro 1761.

Cave suferis podagron. Li mortis en la jaro 1754 kaj estis entombigita ĉe St. James Church, en Clerkenwell.

Eksteraj ligiloj redakti