Horriwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Eichacher)

Horriwil estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 807 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Horriwil
Blazono de Horriwil
Blazono de Horriwil
Blazono de Horriwil
Horriwil
Horriwil
Horriwil, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 614021 / 225836 (mapo)47.1833333333337.6236111111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 37′ O; CH1903: 614021 / 225836 (mapo)
Nombro de loĝantoj 807
Areo 2,60 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 4557
Komunumkodo 2523
Mapo de Horriwil
Mapo de Horriwil
Mapo de Horriwil
vdr

Geografio redakti

Horriwil situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme, sep kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Horriwil la setlejoj Wil, Hintermatt, Teilmatt, Eichacher, Breitiacher kaj Horbacher. La nordokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Ösch. En la arbaro Buechwald sudoriente de la vilaĝo troviĝas sura alteco de 501 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo kovras areon de 2,60 km², de kiuj 27% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 13% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Horriwil limas en nordo al Subingen, en nordoriento al Hüniken, en oriento al Etziken, en sudo al Hersiwil, kaj en okcidento al Oekingen.

Trafiko redakti

Horriwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Flankaj vojoj ĝis konektas kun Hersiwil, Kriegstetten kaj Subingen. Kvankam kaj ĉe la norda kaj ĉe la suda limo de la komunumo pasas fervojlinioj, la komunumo ne disponas pri stacidomo. Per la buslinio de Herzogenbuchsee al Soloturno Horriwil estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunuma centro apud Kriegstetten.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Horriwil datiĝas el la jaro 1263 kiel Horgenwile. En la 14-a jarcento Horriwil apartenis al la Senjorujo Wangen, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1356 ĝi transiris al la Grafo Rudolfo de Neŭŝatelo-Nidau kaj poste al Berno. En la jaro 1466 ĝi estis kune kun la Senjorujo Halten vendita al la urbo Soloturno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti