Subingen

komunumo de Svislando

Subingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Subingen
Blazono de Subingen
Blazono de Subingen
Blazono de Subingen
Preĝejo de Subingen
Preĝejo de Subingen
Preĝejo de Subingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 613386 / 227348 (mapo)47.1969444444447.6152777777778Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613386 / 227348 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2840
Areo 6,25 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 4553
Komunumkodo 2532
Mapo de Subingen
Mapo de Subingen
Mapo de Subingen
vdr

Geografio redakti

Subingen situas 6 kilometrojn sudoriente de la kantona ĉefurbo Soloturno sur la flosebenaĵo de la riveroj Ösch kaj Emme. La rivero Ösch kaj diversaj flankaj kanaloj de ĝi trafluas la komunumon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Subingen kaj la kvartaloj Öschmatt, Neumatt, Geracher, Mettlismatt, Rufel, Affolteracher, Hinteracher kaj Bürmatt, kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,25km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 48,2% servas por agrikulturo kaj 20,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Subingen limas en nrodo al Deitingen, en oriento al Wangenried (Kantono Berno), Inkwil (Kantono Berno), Bolken kaj Etziken, en sudo al Hüniken, Horriwil kaj Oekingen, kaj en okcidento al Derendingen.

Trafiko redakti

Kvankam tra Subingen pasas la linio de Fervojo 2000 de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, en la iama stacidomo de Subingen ne haltas personaj trajnoj hodiaŭ. La konekto al la reto de la publika trafiko okazas per la buslinio de Herzogenbuchsee al Soloturno.

En distanco de 3 km de la vilaĝo-centro ekzistas aliro al la svisa aŭtovojo A1 de Berno al Zuriko, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo nr- 269 de Oberönz al Derendingen, kiu kruciĝas en la vilaĝocentro kun la vojo de Deitingen al Kriegstetten.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Subingen datiĝas el la jaro 1270 jam sub la hodiaŭ nomo.

En la arbaro de Subingen en loko nomita Heidenmoos estis trovitaj 20 tombejoj el la frua ferepoko. Ankaŭ restaĵoj el romia epoko estis trovitaj sur la teritorio de la komunumo.

Ĝis la komenco de la 19-a jarcento Subingen estis trankvila vilaĝeto, kiu ĉefe vivis de agrikulturo. En la jaro 1833 por Subingen komenciĝis al industriiĝo per la konstruo de pastaĵofabriko, kiu post forbruliĝo de la fabriko en la jaro 1923 estis denove fermita. Hodiaŭ inter aliaj ŝtalentrepreno Von Roll AG kaj la maŝinfabriko Georg Fischer AG havas fabrikojn en Subingen.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti