La Eleganta tinamo, Eleganta krestotinamoMartineta tinamo (Eudromia elegans) estas mezgranda tinamo, nome birdospecio el la familio de Tinamedoj, kiu povas troviĝanti en suda Ĉilio kaj Argentino[3] en arbustaro.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleganta tinamo
Eleganta tinamo
Eleganta tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Eudromia
Specio: E. elegans
Eudromia elegans
(Saint-Hilaire, 1832)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

E. e. elegans
(Saint-Hilaire, 1832)[2]
E. e. intermedia
(Dabbene & Lillo, 1913)[2]
E. e. magnistriata
(Olrog, 1959)[2]
E. e. riojana (Olrog, 1959)[2]
E. e. albida
(Wetmore, 1921)[2]
E. e. multiguttata
(Conover, 1950)[2]
E. e. devia (Conover, 1950)[2]
E. e. patagonica
(Conover, 1950)[2]
E. e. wetmorei
(Banks, 1977)[2]
E. e. numida (Banks, 1977)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eudromia elegans - Muzeo de Tuluzo

Etimologio redakti

Eudromia devenas el du grekaj vortoj, eu signife bone, kaj dromos signife kuro elkuro pli taŭge por tiu celo. Tiun difinoj kune signifas, bona elkuro, kio aludas al ties kutimo fuĝi predantojn per kurado.[5] Fine, elegans signifas eleganta, kaj martinete estas la hispana nomo de la Noktardeo ĉar ties eleganta kresto estas rememoriga de la kresto de noktardeoj.[6]

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[7]

Isidore Geoffroy Saint-Hilaire la unua identigis la Elegantan tinamon el specimeno el Sudameriko, en 1832.[7]

Subspecioj redakti

Aspekto redakti

La Eleganta tinamo averaĝe estas 39 al 41 cm longa. La specio estas malhela aŭ flavecbruna, simila la perdriko kun mallonga vosto kaj flugiloj, du blankaj stripoj en ĉiu flanko de la vizaĝo kaj longa kresto kun antaŭena pinteca pinto. La piedoj ne havas malantaŭajn fingrojn kaj la bluecaj aŭ grizecaj kruroj estas mallongaj kaj fortaj, ĉar ili estas tre surterema birdospecio.

Vivejoj redakti

Tiu neotropisa specio tipe troviĝas en sekaj arbustaroj de malaltaj teroj, ankaŭ en pli altaj lokoj (ĝis 2,500 m), kaj ĉe farmaj teroj [4].

Kutimaro redakti

La dieto, dum vintro, konsistas ĉefe el semoj, folioj, fruktoj kaj insektoj, sed en somero ĝi manĝas ĉefe insektojn. La nesto estas truo en grundo formita de ambaŭ gepatroj kaj situanta ĉe proksima malalta arbusto.[8] La masklo Kovadokovas la ovojn kaj idozorgadas. Kiam la junuloj eloviĝas, ili estas kovritaj el lanugo kaj povas kuri. Ili elnestiĝas preskaŭ tuje.[8] Tiu tinamo, malkiel aliaj, ariĝas regule, precipe en vintro.

La alvoko estas laŭta tristeca fajfo [7].

Konservado redakti

Kvankam tiu specio estas tre ĉasata por manĝo kaj sporto, la Eleganta tinamo ne estas nekomuna kaj havas grandan teritorion de 1,400,000 km².[4] Ĝi estis taksita kiel Malplej Zorgiga de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[9]


Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1867, S. (2008)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Brand, S. (2008)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Clements, J. (2007)
  4. 4,0 4,1 4,2 BirdLife International (2008)(a)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. Gotch, A. F. (1995)
  7. 7,0 7,1 7,2 Davies, S. J. J. F. (2003)
  8. 8,0 8,1 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  9. BirdLife International (2012). Eudromia elegansInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • BirdLife Species Factsheet, BirdLife International (2008(a)). "Elegant-crested Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita Feb 12 2009.
  • Brands, Sheila (14an de Aŭgusto, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus atrocapillus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 12 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti