Elemér Varjú, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varjú ElemérVarju Elemér estis hungara historiisto, arthistoriisto, bibliotekisto, muzeologo, membro (korespondanta en 1915) de Hungara Scienca Akademio.

Elemér Varjú
Persona informo
Naskonomo Varjú Elemér László
Naskiĝo 14-an de oktobro 1873 (1873-10-14)
en Felsőludány
Morto 28-an de januaro 1945 (1945-01-28) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo bibliotekisto • muzeologo • historiisto • kulturhistoriisto
vdr

Elemér Varjú [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1873 en Felsőludány. Li mortis en januaro de 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elemér Varjú frekventis kalvinanan gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto. Li ricevis diplomon en 1897, poste li laboris en biblioteko de Hungara Nacia Muzeo. Inter 1898-1908 li gvidis muzeon en Kassa, poste li revenis al la Nacia Muzeo. En 1898 li malkovris tre malnovan hungarlingvan tekston. Li longe redaktis diversajn historiajn periodaĵojn. Li pensiuliĝis en 1934.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gyulafehérvári Batthyány-könyvtár (Biblioteko Batthyaneum en Gyulafehérvár), (1899)
  • A Hunyadiak síremlékei a gyulafehérvári székesegyházban. Magyarország műemlékei, I. (1905)
  • A Szent Korona (La Sankta Krono), (1922)
  • Magyar várak (Hungaraj fortikaĵoj), (1933)

Fontoj redakti