Eliso

(Alidirektita el Elio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon ELiSo.

Eliso (antikve-greke Ἠλεῖα - Eleia, novgreke Ηλεία - IliaIleia, tradicie en plej multaj eŭropaj lingvoj nomata per la radiko "Elis-", kvankam en Esperanto ĝi ankaŭ povus nomiĝi "Elio" aŭ "Ilio") estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 2 618 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 193 000 loĝantojn. Eliso krome ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko nuntempe estas la urbo Pirgos.

Eliso
Historia regiono
poliso • antikva urbo • arkeologia loko [+]

LandoGrekio
- koordinatoj37° 53′ 32″ N, 21° 22′ 28″ O (mapo)37.89222222222221.374444444444Koordinatoj: 37° 53′ 32″ N, 21° 22′ 28″ O (mapo)


Eliso (Tero)
Eliso (Tero)
situo de Ilias en Grekio

Eliso (Grekio)
Eliso (Grekio)
DEC
Eliso
Eliso

Map
Eliso
Vikimedia Komunejo:  Ancient Elis [+]
vdr

La provinco Eliso troviĝas sur la preskaŭinsulo Peloponezo, sude de la kontinenta parto de Grekio, sed ne apartenas al la administra regiono Peloponezo, sed kune kun la najbara provinco Aĥeo al la administra regiono Okcidenta Grekio.

Sur la teritorio de la provinco interalie troviĝas la loko Olimpio, kie dum la epoko de antikva Grekio troviĝis grava sankejo de la dio Zeŭso kaj kie okazis la Antikvaj Olimpiaj Ludoj.

Ĉefurbo de la antikva regno Eliso estis samnoma antikva urbo Eliso (greke en antikva atika dialekto Ἤλις, antikva doria dialekto Ἄλις, novgreke Ήλις - Ilis, egipte Ŭeleja aŭ Ŭelja). La ruinoj de tiu urbo situas proksimume de la moderna urbeto Gastruni. La historia urbo Eliso estis la formala organizanto de la antikvaj Olimpiaj ludoj, kaj ĉi tie la atletoj trejniĝis, antaŭ ol ili konkursis en Olimpio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti