Ella Kertész [kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Ella estis hungara aktoro. Ŝiaj nomoj estis post la dua geedziĝo Ella Góthné Kertész (hungarsiteme) Góth SándornéGóthné Kertész Ella, pli mallonge Góthné.

Ella Kertész
Persona informo
Naskonomo Kertész Ella
Naskiĝo la  2-an de februaro 1878(nun 1878-02-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de junio 1936
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 6. körönd-1-5 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaragermanafrancaanglaitala
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1897) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Sándor Góth (1904–1936)
Vilmos Beck (1903–1904) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ella Kertész

Ella Kertész [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1878 (laŭ alia informo 12-an de februaro 1879) en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de junio 1936 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ella Kertész frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1897. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Iom poste ŝi edziniĝis al Vilmos Beck, sed post unu jaro ŝi eksedziniĝis. En 1904 ŝi denove edziniĝis al Sándor Góth, samtempe ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ekde la 1910-aj jaroj ŝi ofte ŝanĝis teatrojn (Teatro Magyar, Teatro Renaissance, Teatro Katona József, kelkfoje denove Gaja Teatro). Sur la scenejo ŝia ofta partnero estis mem la edzo, sed ili kune okupiĝis ankaŭ pri instruado de junaj aktoroj.

Elektitaj teatraj roloj

redakti
  • Oscar Wilde: Salome - titolrolo (vidu la foton dekstre!)
  • Bernstein: Baccarat - Helén
  • Ferenc Molnár: Olympia - Eugénia
  • Sándor Góth: Vengerkák - Anna

Elektitaj kinfilmaj roloj

redakti
  • Jehova (1912)
  • Kacagó asszony (1930)
  • Címzett ismeretlen (1935)

Fontoj

redakti