Elsa Martinelli

itala aktorino

Elsa Tia, konata ĉefe kiel Elsa MARTINELLI (Groseto, Toskanio; 30a de januaro 1935 - Romo, 8a de julio 2017) estis itala aktorino.

Elsa Martinelli
Persona informo
Elsa Martinelli
Naskonomo Elsa Tia
Naskiĝo 30-an de januaro 1935 (1935-01-30)
en Groseto
Morto 8-an de julio 2017 (2017-07-08) (82-jaraĝa)
en Romo
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1935–1946)
Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Willy Rizzo (en) Traduki (1968–2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Elsa Martinelli vd
Okupo modelo
modmanekeno
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filmo kaj aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1953– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

redakti

En la 1950-aj jaroj ŝi ekpartoprenis en filmoj. Ŝi elstaris en la vakera filmo The Indian Fighter (1955),​ reĝisorita de André de Toth kaj protagonistigita de Kirk Douglas kaj Walter Matthau. En 1956 ŝi ricevis en la Kinfestivalo de Berlino arĝentan urson al la plej bona aktorino pro sia ludado en Donatella de Mario Monicelli.

Ŝi faris karieron en Usono kaj en Eŭropo, kun elstaruloj kiel reĝisoroj Orson Welles kaj Howard Hawks, kaj aktoroj kiel Marcello Mastroianni, John Wayne kaj Robert Mitchum. En 1970 ŝi filmis en Peruo kaj Ĉilio La Araucana, reĝisorita de Julio Coll kaj inspirita en la samnoma eposa poemo verkita de Alonso de Ercilla y Zúñiga. En tiu filmo, Martinelli ludis la rolon de Inés de Suárez, koramikino de la konkeristor Pedro de Valdivia. Ekde tiam ŝi aktoris nur sporade en iu itala filmo aŭ televida serio.

En 1971 ŝi prezentis en la Festivalo de Sanremo kun Carlo Giuffrè.