Elvin Jones

usona muzikisto

Elvin Ray JONES (la ‏9an de septembro 1927 - la 18an de majo 2004) estis usona ĵaza tamburisto (li NE estas parenca al Philly Joe Jones).

Elvin Jones
Persona informo
Naskonomo Elvin Ray Jones
Naskiĝo 9-an de septembro 1927 (1927-09-09)
en Pontiako
Morto 18-an de majo 2004 (2004-05-18) (76-jaraĝa)
en Englewood
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)oj Thad JonesHank Jones
Edz(in)o Keiko Jones
Okupo
Okupo jazz drummer • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.elvinjones.com/
vdr

Elvin estis enkondukita kiel Modern Drummer (Moderna Tamburisto) en la Halo de Famo en 1995 [1]. En sia The History of Jazz, ĵaza historiisto kaj kritikisto Ted Gioia nomas Jones "unu el la plej influaj tamburistoj en la historio de ĵazo." [2]. Li estis ankaŭ nomita Numero 23a ĉe 100 de Plej Grandaj Tamburistoj de Ĉiuj Tempoj laŭ Revuo Rolling Stone.

Vivo redakti

 
Elvin Jones ĉe Keystone Korner, San Francisco, Kalifornio. 22a de aprilo, 1980.

Elvin Jones estis naskita en Pontiac, Miĉigano [3][4]. La plej juna filo en familio de dek, lia patro laboris ĉe General Motors. Ambaŭ de liaj pli aĝaj fratoj ankaŭ iĝis ĵazistoj - Hank Jones kaj Thad Jones, kun kiuj li foje registris [5].

Elvin Jones komencis ludi profesie en la 1940-aj jaroj kiam li ludis en militista bando. Krome, en 1949 Jones ludis iom en klubo en Detroit. Jones poste komencis ludi kun artistoj kiel ekzemple Charlie Parker, Miles Davis kaj Wardell Gray, en 1955, post malsukcesado de provprezentado por la orkestro de Benny Goodman, li trovis laboron en Novjorko en la orkestro de Charles Mingus kaj ludis en la albumo "J is for Jazz (Ĵ estas por Ĵazo) de JJ Johnson.

En la sesdekaj jaroj li komencis ludi kun John Coltrane en la grupo kiu estonte estos nomita "Classic Quartet" de Coltrane. Kune kun li, ankaŭ Jimmy Garrison kaj McCoy Tyner ludis en la kvarteto, kaj kune ili surbendigis unu el la plej sukcesaj ĵazalbumoj de ĉiuj tempoj - A Love Supreme. Jones kaj Coltrane multe ludis diversajn duetojn en libera ĵazo. Jones daŭre ludis kun Coltrane ĝis 1966, en tiu tempo Jones jam ne sentis komforta kun la direktorado fare de Coltrane. Ankaŭ, la plurritma stilo de Jones ne plu kongruis kun la stilo de la dua tamburisto en la ensembloj de Coltrane - Raŝid Ali.

Post forlaso de la grupo de Coltrane, Jones ludis kun Duke Ellington kaj formis sian propran grupon nomitan "Jazz Machine". Jones daŭre laboris pri sia ludstilo kaj daŭre evoluigis sian plurritman stilon. Life- revuo kronis Jones per la titolo de "la plej ritma tamburisto en la mondo" kaj lia liberflua stilo influis diversajn rok- tamburistojn, inkluzive de Mitch Mitchell kiu ludis kun Jimi Hendrix.

Jones regule instruis, donis majstrajn klasojn, ludis en lernejoj kaj eĉ koncertis libervole en malliberejoj, liaj lecionoj inkluzivis muzikhistorion kaj tamburteknikojn.

Elvin Jones mortis pro kora nesufiĉo la 18-an de majo 2004, postlasante du edzinojn (Shirley Jones, de kiu li divorcis kaj Keiko Jones, kun kiu li geedziĝis eksterleĝe) kaj du infanojn: filo (Elvin Nathan Jones) kaj filino (Rose Mary).

Referencoj redakti

  1. Modern Drummer's Readers Poll Archive, 1979–2014. Modern Drummer. Alirita 10a de Aŭgusto, 2015.
  2. Gioia, Ted. (1997) The history of jazz. New York: Oxford University Press, p. 304. ISBN 0-19-512653-X.
  3. (1997) Colin Larkin: The Virgin Encyclopedia of Popular Music. Virgin Books, p. 682–3. ISBN 1-85227-745-9.
  4. A Walk to the Park, Profile (Elvin Jones), p. 45–70. The New Yorker (18a de Majo, 1968). Arkivita el la originalo je 2023-05-19. Alirita 30a de Decembro, 2021.
  5. . [[[:Ŝablono:AllMusic]] Elvin Jones]. AllMusic. Alirita 19a de Oktobro, 2011.

Eksteraj ligiloj redakti