Emmi Pikler

ina hungara infankuracistino

Emmi Pikler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pikler Emmi, estis aŭstra-hungara kuracistino kaj infankuracistino. Ŝia origina nomo estis Emilie Madeleine Reich.

Emmi Pikler
Persona informo
Naskonomo Emilie Madeleine Reich
Naskiĝo 9-an de januaro 1902 (1902-01-09)
en Vieno
Morto 6-an de junio 1984 (1984-06-06) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o György Péter
Okupo
Okupo infankuracisto • psikiatro
vdr

Emmi Pikler [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1902 en Vieno. Ŝi mortis la 6-an de junio 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emmi Pikler devenis el familio de aŭstra patrino kaj hungara patro, kiu vivis en Vieno kaj translokiĝis al Budapeŝto en 1908, kiam Emmi estis sesjara. Ŝi frekventis baz- kaj mezlernejon jam en Budapeŝto, poste ŝi akiris infankuracistan diplomon en Vieno kaj ankaŭ ŝi edziniĝis en 1930. En 1935 oni agnoskis ŝian diplomon en Hungario, poste ŝi laboris en privata kuracejo pri beboj en Budapeŝto. Ŝi okupiĝis ne nur la bebo, sed komplekse kun la plena familio, krome ŝi ĉerpis instruojn de la edzo. En 1946 en Budapeŝto ŝi fondis instituton Lóczy pri forlasitaj beboj kaj ŝi gvidis ĝin ĝis 1978. Ŝi habilitiĝis en 1969. Sub ŝia gvidado la institucio tutmonde konatiĝis, kiu iĝis poste Instituto Pikler. (Tiam ŝia filino estis la gvidanto.)

Elektitaj libroj redakti

  • Mit tud már a baba? (hungare: Kiun scias jam la bebo?, 1940, 1976)
  • A szocializmusban nincs árva gyerek (En la socialismo ne estas orfo, 1950)
  • Adatok a csecsemő mozgásának fejlődéséhez (Datumoj por la disvolviĝo de infana movado, 1969)
  • Anyák könyve (Libro de patrinoj, 1985)

Postmorte el ŝiaj eseoj kaj prelegoj kolektiĝis la jenaj libroj:

  • Miteinander vertraut werden. Erfahrungen und Gedanken zur Pflege von Säuglingen und Kleinkindern (germane: "Konatiĝi unu kun la alia. Spertoj kaj pensoj pri la prizorgado de beboj kaj junaj infanoj"), 3-a eldono 2002, ISBN 3-933020-04-2
  • Laßt mir Zeit. Die selbständige Bewegungsentwicklung des Kindes bis zum freien Gehen. Untersuchungsergebnisse, Aufsätze und Vorträge ("Lasu al mi tempon. La sendependa movada evoluo de la infano ĝis libera marŝado. Esplorrezultoj, eseoj kaj prelegoj"), 3-a eldono 2001, ISBN 3-7905-0842-X
  • Friedliche Babys - zufriedene Mütter. Pädagogische Ratschläge einer Kinderärztin ("Pacaj beboj - feliĉaj patrinoj. Pedagogiaj konsiloj de infankuracistino"), 2008, ISBN 978-3-451-04986-6

Bibliografio pri ŝia instituto Lóczy redakti

  • Myriam David, Geneviéve Appell: Lóczy ou le Maternage Insolite (france: Lóczy aŭ la kutima patrineco), Parizo, Editions du Scarabée, 1973
  • Emmi Pikler: Se mouvoir en liberté dès le premier âge (Movante libere ekde frua aĝo), Parizo, P.U.F, 1979
  • Bernard Martino: Les Enfants de la colline des roses: Lóczy, une maison pour grandir (La Infanoj de la Roza Monteto: Lóczy, domo por kreski), Lattès, 2001
  • Agnès Szanto-Féder (eld.): Loczy: un nouveau paradigme? (Lóczy: ĉu nova paradigmo?), Parizo, P.U.F, 2002

Fontoj redakti