Endre Kolossváry [koloŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolossváry Endre estis hungara inĝeniero, profesoro, vicsubministro. Lia frato estis Ödön Kolossváry.

Endre Kolossváry [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1858 en Veszprém (urbo). Li mortis la 13-an de decembro 1939 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Kolossváry frekventis mezlernejojn en Kalocsa, Pápa, Pozsony, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1881. Ekde la sekva jaro li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, ekde 1887 li havis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. Inter 1891 kaj 1893 li gvidis poŝtan eksperimentan stacion. En 1909 li estis nomumita teknika gvidanto de ĵus fondita direkcio en poŝto kaj telegrafo. En 1928 li pensiuliĝis kiel vicdirektoro.

Lia nomo ligiĝas al establoj de aŭtomataj telefoncentraloj, vasta telegrafa reto, radiodissendoj kaj poŝtaj aŭtoj. En 1908 li aranĝis la unuan mondan kongreson de telefonaj kaj telegrafaj inĝenieroj en Budapeŝto. Li estis ankaŭ universitata privata profesoro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A távbeszélő berendezések használatának díjazása (1914) [2]

Fontoj redakti