Endre Kriston [kriŝton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kriston Endre estis hungara katolika episkopo, preposto, abato, pastro, membro de supera ĉambro.

Endre Kriston
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1877 (1877-04-15)
en Kemecse
Morto 3-an de majo 1960 (1960-05-03) (83-jaraĝa)
en Eger
Tombo Baziliko de Eger
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teologia Altlernejo
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Endre Kriston [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1877 en Kemecse, li mortis la 3-an de majo 1960 en Eger.

Biografio redakti

Endre Kriston abiturientis en cisterciana gimnazio en Eger en 1895, poste li studis teologion en Teologia Altlernejo (Eger) de la sama urbo. Li pastriĝis en 1899. Li komencis la pastran servon en Kál, poste en Eger, kie li ankaŭ instruis. Iom poste li servis en administracio de József Samassa. Li doktoriĝis en 1903. Li estis arĥivisto, sekretario kaj notario inter 1904 kaj 1912. Li estis nomumita papa ĉambelano (1914), kanoniko (1917), abato (1919). Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. En 1923 li iĝis titulara episkopo, en 1930 preposto, inter 1931-1944 senatano. Post la 2-a mondmilito li estis arestita pro falsaj akuzoj. Li estis entombigita en tombejo, sed post jardekoj la tombo estis metita al kripto de Baziliko de Eger.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Emlékezések az Egri Irodalmi Egyesület megalakulásáról (1875)
  • A két Daru testvér (1912, ankaŭ slovake kaj germane)
  • A beszélő madár (1918)
  • Emberfészkek (1935)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en preĝejo en Kemecse (1949)

Fontoj redakti

Referencoj redakti