Endre Masznyik [masnjik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Masznyik Endre estis hungara luterana pastro, altlerneja instruisto.

Endre Masznyik
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1857 (1857-09-24)
en Tiszaföldvár
Morto 13-an de oktobro 1927 (1927-10-13) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Masznyik[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1857 en Tiszaföldvár, li mortis la 13-an de oktobro 1927 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Endre Masznyik lernis en sia naskiĝloko, li maturiĝis en gimnazio de Szarvas en 1875, li studis teologion en Sopron, fine li akiris diplomon en Luterana Teologia Akademio (Pozsony) en 1879. Post siaj studoj li estis vicpastro, sed en 1882 li akiris plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li instruis en la menciita akademio. Inter 1895 kaj 1917 li estis rektoro (akademiestro), poste li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1888.

Elektitaj libroj

redakti
  • Luther élete (1887)
  • Evangelikus dogmatika (1888)
  • Pál élete (1894)
  • Kermann Dániel evangélikus püspök élete és művei (1902)
  • Voltak-e Jézusnak Testvérei? (1906)
  • Jézus élete I.II. (1906/1907)
  • Képek az ókori keresztyén egyház történetéből (1911)
  • Újszövetség (1925, tradukaĵo)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti