Endre Szekrényessy

hungara policisto

Endre Szekrényessy [sekrEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy Endre estis hungara policisto, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis székelyhídi [sEkejhIdi], lia konata frato estis József Szekrényessy.

Endre Szekrényessy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1805 (1805-11-13)
en Győr
Morto 26-an de februaro 1874 (1874-02-26) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Jura Akademio
Familio
Frat(in)oj Dániel Szekrényessy • József Szekrényessy
Okupo
Okupo verkistopolicistojuristo
vdr

Endre Szekrényessy[1] naskiĝis la  13-an de novembro 1805(nun 1805-11-13) en Győr, li mortis la 26-an de februaro 1874 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Szekrényessy akiris juran diplomon en la Jura Akademio (Győr). En la fruaj 1830-aj jaroj li translokiĝis al Pest (urbo), kie li estis advokato, li havis profanan postenon en la kalvinana eklezio, krome li kontribuis en gazetoj. Li konsekvence estis fidelulo de Habsburgoj, li apogis reforman movadon de István Széchenyi, sed li kontraŭis movadon de Lajos Kossuth, same la hungaran revolucion inter 1848-1849. Li estis elektita policestro de urbo Pest en 1843. Depost la revolucio Julius von Haynau levis lin en plurajn postenojn de administrado kaj juĝado. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Das Lachen oder das einfachste Mittel das Leben zu erheitern, das Gesicht zu verschönern, und zugleich das allereinfachste Geheimniss, die Hypolchondrie gründlich zu heilen (ŝerclibro, 1830, 1831, 1852)
  • Demokritusi cseppek (ŝerclibro, 2 volumoj, 1833–1834)
  • Ügyvédek és perlekedő felek kézikönyve (traduko, 1835)
  • A magyar magános polgári törvény (jura libro, traduko, 1835)

Fontoj redakti

Referencoj redakti