Engelmar CHREL (ankaŭ: Krol; naskiĝinta en la 14-a jarcento, mortinta la 21-an de decembro 1422) estis inter 1399 kaj 1422 episkopo de Chiemsee. Antaŭe li prezidis eklezian tribunalon en Salcburgo.

Vivo redakti

Originante el kavalira dinastio stiria li studis jursciencojn ĉe la universitato de Bolonjo, de Prago (1383) kaj de Vieno (1384/85). Poste li troviĝis Rome ĉe la Roma kurio kie li procese atingis kanonikecon en Salcburgo. Tie li karieris kiel katedrala kapitulano, ĉefo de la katedrala lernejo kaj dekano. En tiu ĉi rolo li en la 1396-a jaro oficiale petis la papon atribui la paliumon.

Ĉar ne ĉesis onidiroj pri malkorektoj dum lia elekto je dekano, papo Bonifaco la 9-a en 1397 denove enoficigis lin sub la kondiĉo ke li demetu estradon de la katedrala lernejo. En 1398 kaj 1399 li estis ĉefa eklezijuĝisto kaj ĝenerala vikario en Salcburgo.

En 1398 Bonifaco estiĝis koadjutoro por Eckart von Pernegg en Chiemsee. En la 24.1.1400 Engelmar konsekriĝis episkopo fare de Gregor Schenk von Osterwitz. En 1403 Engelmar iĝis arkiepiskopa kanceliero; kelkaj imputis al li venenadon de la ĉefepiskopo. Post la morto de Gregor kavaliroj kaj grafoj kunvenis en majo 1403 porfondi la ligon Igelbund petante de la sekvanta princo kaj arkiepiskopo pli atentigi pri la deziroj de ili. Aliĝis krom la urboj Salcburgo, Laufen, Tittmoning, Hallein kaj Radstadt ankaŭ Chrel mem. Post la elekto de Eberhard von Neuhaus li ne havis iujn malavantaĝojn pro la membreco ĉe la ligo.

En 1409 Chrel, dum la koncilio de Pizo, anstataŭigis sin fare de la salcburga ĝenerala vikario kaj eklezia ĉeftribunalano Friedrich Deys. La koncilion de Konstanco li persone ĉeestis kaj ankaŭ dum la elekto de papo Marteno la 5-a en la jaro 1417-a. De la ĉefpontifiko li ricevis por la Mario-kapelo de ĉe Chiemseehof kaj lal paroĥo de Stuhlfelden indulgencojn.

Chrel aŭtomate ankaŭ estis helpepiskopo en Salcburgio kun diversaj taskoj; krome la Sankta Seĝo kaj aparte la aŭditoro Capus Torriani komisiis lin plurfoje per diversaj tiklaj farotaĵoj. En 1418 li ankaŭ partoprenis la sinodon de la salcburga provinco kaj en 1419 li organizis diocezan sinodon en Kitzbühel (la unua dokumentita siaspece). Inter julio kaj septembro 1422 li reprezentis la salcburgan ĉefepiskopon ĉe la imperia dieto en Nurenbergo.

Literaturo redakti

  • Manfred Heim: "Engelmar Chrel († 1422)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 133

Eksteraj ligiloj redakti