Ennio De Giorgi

Citaĵo el verkoj de Ennio de Giorgi: “Ĉe la komenco kaj ĉe la fino ni trovas la misteron. Ni povas diri ke ni ekvidas la planon de Dio. Al tiu mistero la matematiko nin alproksimigas, sen Lin penetri.”


Ennio De Giorgi
Persona informo
Naskonomo Ennio Raffaele Paolo De Giorgio
Naskiĝo 8-an de februaro 1928 (1928-02-08)
en Lecce
Morto 25-an de oktobro 1996 (1996-10-25) (68-jaraĝa)
en Pizo
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto • politika aktivisto vd
Laborkampo analitikoparta diferenciala ekvaciomatematiko • minimuma surfaco • homaj rajtoj vd
Doktoreca konsilisto Mauro Picone vd
Verkado
Verkoj Γ-convergence ❦
Hilbert's nineteenth problem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ennio DE GIORGI estis itala matematikisto fama en la internacia scienca mondo. Li naskiĝis en Lecce la 8an de februaro 1928 kaj forpasis la 23an de oktobro en Pizo.

Biografio redakti

Post la akiro de la diplomiĝo ĉe la klasika liceo "Giuseppe Palmieri" de Lecce, li aliris studojn pri Inĝenierarto en Romo; sed baldaŭ elektis la kursojn de matematiko en kiu diplomiĝis en 1950.

Li ekfamiĝie ĉe la scienca medio kiam, en 1957, solvis la 19an problemon de Hilbert (solvita laŭ sendependa maniero kaj alimetode ankaŭ de John Nash), al kies solvo sin dediĉis laŭlonge de duonjarcento diversaj sciencaj matematikistoj.

En 1958 de Giorgi konkurse venkis la katedron de “Matematika Analizo” ĉe la Universitato de Mesino, sed la sekvantan jaron li estis invitita instrui ĉe la Normala Supera Lernejo de Pizo, kie restis dum la tuta vivo.

Per sia scienca aktiveco, ekde la esploroj pri ekvacioj al la partaj derivaĵoj, al kalkulo de la variaĵoj, al la geometria teorio de la mezuro, ĝis la lastaj studoj pri logiko kaj fundamentoj de la scienca, li malfermis perspektivojn antaŭe ne imageblajn por monda matematiko.

La matematikisto ricevis nombrajn kaj prestiĝajn premiojn inter kiuj, en 1960 la Premio Caccioppoli de la Itala matematekista Unuio [1], enl 1973, la Premio Presidente della Repubblica de la Nacia Akademio de la Linkoj kaj, en 1990, en Tel Aviv, il Wolf-Premio pri Matematiko, asignita al scienculoj kaj artistoj vivantaj.

De Giorgi estis membro de la Nacia Akademio de la Linkoj, de la Papa Akademio de la Sciencoj kaj de la National Academy of Sciences de Usono.

Krom granda matematekisto li estis homo de granda humaneco, kaj religia kredo kaj socia engaĝo. Ĉiam disponebla por la bezonulo de rimedoj kaj tempo.

Li multe rezonis pri la rilatoj inter kredo kaj scienco, kies laŭ li unu aldonas al la alia harmonimaniere. Krome li batalis por ke la intelektuloj eniru defendon kaj disvantigon de la homaj rajtoj.

Ali ankaŭ elspezis sian aŭtoritaton kaj prestiĝon por la liberigo de rusa matematikisto Leonid Plyushch kaj urugvaja José Luis Massera.

Notoj redakti

  1. Premio Caccioppoli Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine en la sito UMI

Eksteraj ligiloj redakti