Erbach (dinastio)

nobela dinastio

La grafoj de Erbach [ERbaĥ] estas inter la plej fruaj nobeloj de la franka regno, do havis nobelajn rajtojn signife antaŭ la jaro 1400. Ili origine estis voktoj de la monaĥejo Lorsch. Kiam en la franka regno ekregis la Ŝtaŭfoj, la grafoj de Erbach provis teni tiun postenon kaj la rilatajn privilegiojn, sed la palatinaj grafoj de Elekto-Palatinato el la nobela dinastio de Vitelsbaĥoj malebligis tion kaj igis la sinjorojn de Erbach ĉirkaŭ la jaro 1226 esti vinestroj de sia regno, do nobeloj dependaj de la vitelsbaĥoj.

Erbach
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
kastelo Erbach
kastelo Fürstenau en Michelstadt

Ekde la jaro 1532 la sinjoroj de Erbach estis imperiaj grafoj, kiuj regis la graflandon Erbach en la centra parto de la mezalta montaro Odenvaldo, konsistanta el pluraj teritorioj, kaj apartenis al la "alta nobelaro" (germane Hoher Adel) de la germanlingva Sankta Romia Imperio. En la jaro 1806 pro premo de Napoleono, kiu konkeris grandan parton de la Sankta Romia Imperio, pluraj germanlingvaj regnoj nelibervole fondis la Rejnan Federacion kaj Napoleono dankis al ili per malfondo de pluraj pli malgrandaj graflandoj, kies teritorioj transiris al la membroj de la Rejna Federacio. Ankaŭ la graflando Erbach malfondiĝis, kaj la teritorion plejgrandparte ricevis la graflando Hesio, malgrandparte la reĝlando Bavario.

Branĉoj de la nobela familio ankoraŭ nuntempe vivas en la kastelo Erbach kaj en la kastelo Fürstenau de la urbo Michelstadt, ambaŭ en la nuna distrikto Odenwald de la federacia lando Hesio. Origine al la grafa posedo apartenis ankaŭ interalie la kastelo Schönberg en Bensheim (nun instruista edukejo), la du kasteloj de Bad König, la urba burgo de Michelstadt, la burgo Freienstein (nun ruino) apud Beerfelden kaj la burgo Breuberg (nun junulargastejo).

Vidu ankaŭ redakti