Eriapo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eriapo. |
Eriapo estas neregula satelito de Saturno, ano de la kelta grupo.
Eriapo | |
Natura satelito de Saturno (XXVIII) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno XXVIII |
Nomita laŭ | Erriapus vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 17 604 000 km[2] |
Discentreco | 0,474 |
Klinangulo | 34,692° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 871,2 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 9 km |
Maso | 7,6 × 1014kg |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita la 23-an de septembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 11.
Orbito redakti
La inklino kaj discentreco de ĝia orbito proksimas tiujn de la orbito de Albiorikso kaj aliaj lunoj de la kelta grupo.
Nomo redakti
Ĝi ricevis, en 2003 la nomon Eriapo [3], laŭ Erriapus, pirenea dio de la kelta mitologio. En 2007 IAU rekomendis la nomon Erriapus[4] (nominativo) anstataŭ Erriapo (dativo).
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ IAUC 7539: S/2000 S 10; OUTER Sats OF THE GIANT PLANETS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Spelling of Saturn XXVIII Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Eriapo el "Cassini-misio ekvinoksa" Arkivigite je 2010-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- france Eriapo kaj aliaj lunoj, el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")