Eric García

kataluna kaj hispana futbalisto

Eric García - aŭ je plena nomo Eric García Martret, naskiĝis la  9-an de januaro 2001(nun 2001-01-09) en Martorell, do nun 23-jara - estas kataluna kaj hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio prokrastita je unu jaro, kun la ĉemiza numero "12", kaj en la Futbala Mondpokalo 2022, kun la ĉemiza numero "3", kaj aldone ankaŭ partoprenis en la hispana nacia teamo de sub-23-jaruloj en la Somera Olimpiko 2020, kiu rezultis en arĝenta olompoka medalo. Krome li ekde la jaro 2021 konkuras en la unua vira teamo de la Futbala Klubo de Barcelono, fakte lia hejma klubo kie li jam trejnĝis en infanaj kaj junularaj teamoj de 2008 ĝis 2017, ĝis kiel 16-jarulo li por kvar jaroj ŝanĝis al Manchester City kaj tiam revenis por la unua vira teamo de Barcelono.

Eric García
Persona informo
Naskonomo Eric García Martret
Naskiĝo 9-an de januaro 2001 (2001-01-09) (23-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (defendulo) en la
vdr
jen maldekstre, reprezente de Barcelono, en matĉo kontraŭ Benfica Lisbono en septembro 2021