Erik Stensiö

sveda paleozoologo

Erik Stensiö (naskiĝis la 2-an de oktobro 1891 en la vilaĝo Stensiö proksime de Oskarshamn, mortis 92-jara la 11-an de januaro 1984 en Stokholmo) estis sveda politika sciencisto, pli konkrete paleozoologo. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo.

Erik Stensiö
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1891 (1891-10-02)
en Stensiö proksime de Oskarshamn
Morto 11-an de januaro 1984 (1984-01-11) (92-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Loĝloko Svedio
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Okupo
Okupo paleontologo • zoologo
vdr

Li doktoriĝis kaj docentiĝis en paleontologio de la universitato de Upsalo en 1921 kaj iĝis profesoro kaj gardanto ĉe la paleozoologia sekcio de la Sveda Muzeo de Natura Historio en Stokholmo en 1923, pozicion kiun li tenis ĝis sia emeritiĝo en 1959.

la vilaĝo Stensiö}

Plejparte li specialiĝis pri la anatomio kaj evoluo de "malsuperaj" vertebruloj. Liaj studoj de plakodermoj montris ilin esti rilataj al modernaj ŝarkoj (kvankam, nun, plakodermoj estas konsideritaj kiel fratina grupo de ĉiuj makzelaj vertebruloj, aldone al ŝarkoj). Pro lia laboro, Stensiö honoriĝis per la medalo Daniel Giraud Elliot de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1926.

En 1917 li ŝanĝis sian originan nomon de Andersson al Stensiö, adoptante la nomon de sia hejma vilaĝo, bone konservita ekde la 18-a jarcento (kiu cetere poste estis la loko de multaj scenoj el la filmigo de la ankaŭ esperantlingve havebla infanlibro Emilo el Smolando de Astrid Lindgren).

Li fondis la tielnomitan "Stokholman Lernejon" en paleozoologio, daŭrigita precipe fare de liaj posteuloj en la profesoreco, Erik Jarvik kaj Tor Ørvig.